Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1275-a E_elsendo el la 05.10.2023 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia hodiaŭa felietono pri koninda polo proksimigas la figuron de la pioniro de la pola mondvojaĝa raporto, Kazmierz Nowak, kiu en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento du fojojn transpaŝis – ĉefe bicikle – Afrikon de la nordo al la sudo, de la sudo al la nordo, al kio li dediĉis pli ol kvin jarojn de sia vivo.
• La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al kajero kun poeziaĵoj de malliberigitinoj el Auschwitz; al latva filmo, kandidatigita al Oskar-premio, kies heroo estas polino; al somera ekspozicio de Kenya Hara en Poznano.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri Internacia Reta Interfaka Simpozio – https://www.tejo.org/de/iris-2023; pri la 4-a Virtuala Kongreso de UEA – vk.esperanto.net/2023.
• La interreta foto prezentas la heroon de nia felietono, Kazimierz Nowak apud sia biciklo en Afriko.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Mi uzas la aplikaĵon ‘Google Podcasts’ por aŭskulti Polan Retradion en esperanto. Tamen Google baldaŭ ĉesigos tiun aplikaĵon (en 2024). Do mi ekprovis kun Spotify. Mi trovis and abonis ĉiujn podkastojn kiun mi nun sekvas, kun unu malfeliĉa escepto – Pola Retradio en esperanto. Se mi tajpas ‘Pola Retradio en esperanto’ en la serĉkampo, Spotify donas manplenon da esperantlingvaj podkastoj – Esperanto Retradio, Rakonta Tempo, La Kompanio, Usone persone. Se mi enirigas la tekston ‘podcasts en esperanto’, kelkaj pluaj aperas, sed ne Pola Retradio. Eĉ pli magraj estas la rezultoj por ‘pola retradio’.
Ĉu vi sciis tion? Ĉu estas rezono por la neapero de ‘Pola Retradio en esperanto’ en la serĉrezultoj por podkastoj en Spotify?
Dankon pro viaj komentoj kaj demandoj. Pri la baldaŭa ĉesigo de “Google Podcasts” (en 2024) ni jam sciis. Ŝajnas, ke Google planas plibonigi la podkastajn kapablojn de “YouTube Music” kaj helpi pri transigo de podkastoj al tiu platformo. Do, ni eble uzos ankaŭ ĝin (t.e. “YouTube Music”) por podkastoj de Pola Retradio post la ĉesigo de “Google Podcasts”. Bonvolu atenti, ke – post ricevo de via mesaĝo – ni aldonis Polan Retradion al “Spotify”. Jen la rezulto de serĉo per la vortoj ‘’Pola Retradio” (kaj indiko de la kategorio “Podcasts & Shows”) >
https://open.spotify.com/search/Pola%20Retradio/podcastAndEpisodes
Ni menciu, ke krom la (malaperonta) “Google Podcasts” Pola Retradio estas aŭskultebla per “Apple Podcasts” (ekz-e per “iTunes” ĉe Vindozo) kaj, nun, per “Spotify”. Kompreneble eblas ĝin aŭskulti ankaŭ rekte ĉe la retejo de Pola Retradio aŭ ĉe Jutubo (danke al Krystyna G.).
Por respondi al viaj demandoj: Ni sciis, ke Pola Retradio ne estis trovebla en “Spotify”. La kialo estas la ekzisto de aliaj manieroj ĝin aŭskulti sed certe estis bona ideo aldoni “Spotify”. Redankon.