Ludu

En la 1275-a E_elsendo el la 05.10.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Nia hodiaŭa felietono pri koninda polo proksimigas la figuron de la pioniro de la pola mondvojaĝa raporto, Kazmierz Nowak, kiu en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento du fojojn transpaŝis – ĉefe bicikle – Afrikon de la nordo al la sudo, de la sudo al la nordo, al kio li dediĉis pli ol kvin jarojn de sia vivo.
• La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al  kajero kun poeziaĵoj de malliberigitinoj el Auschwitz; al latva filmo, kandidatigita al Oskar-premio, kies heroo estas polino; al somera ekspozicio de Kenya Hara en Poznano.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri Internacia Reta Interfaka Simpozio – https://www.tejo.org/de/iris-2023; pri la 4-a Virtuala Kongreso de UEA – vk.esperanto.net/2023.
• La interreta foto prezentas la heroon de nia felietono, Kazimierz Nowak apud sia biciklo en Afriko.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.