Mi invitas vin viziti ĉirkaŭaĵon de la pola ĉefurbo. 24 kilometrojn norde de Varsovio, en la Mazovia Provinco (vojevodio) situas la distrikta urbo Legionowo. Tra la urbo pasas gravaj trafikvojoj: la relvojo kuniganta Varsovion kun Gdansko norde kaj la aŭtovojo kuniganta Varsovion kun la Lagoregiono Mazurio nordoriente. Legionowo havas 54 mil loĝantojn kaj estas la plej dense enloĝata komunumo en Pollando. La urbon preskaŭ de ĉiu flanko ĉirkaŭas arbaraj kompleksoj. La distrikto grandparte etendiĝas inter Vistulo kaj ĝia alfluo Narew. La historio de Legionowo komenciĝis en la dua duono de la 19-a jarcento. Tiutempe la loko troviĝis en la varsovia gubernio de la Pola Reĝlando, ene de la Rusia Imperio. La ekesto de la nuntempa Legionowo estas strikte ligita kun la cara ideo elkonstrui larĝŝpuran Apudvistulan Fervojon. En 1877 kreiĝis la fervojstacio Jabłonna. Dum kelkaj sekvaj jaroj ĉe la stacio la grafo August Potocki, la terposedanto, establis somerferiejon laŭ lia karesnomo nomitan Gucin. En 1892 en la setlejo Jabłonna Nova estis establita la cara militista garnizono, kiu decidis pri la plia historion de onta Legionowo. En 1915, komence de la 1-a mondmiliton enmarŝis tien germanoj. Post la regajnita suvereneco fare de Pollando en novembro 1918 – la kazernon en Jabłonna servis al polaj soldatoj Ĝi signife influis la evoluon de la urbo. En majo 1919 okazis oficiala nomŝanĝo de la kazerno Jabłonna Legionowa je Legionowo. Tiun ĉi nomon inciatis generalo Bolesław Roja, la oficiro de Polaj Legioj kaj Pola Armeo. La nomon oni donis por honori la agadon de Polaj Legioj el en la jaroj 1914-1917. En la intermilita periodo (1918-1939) Legionowo komencis disvolviĝi. Ĉi tie oni produktis militistajn kaj sportajn balonojn, konatajn tra la mondo, ankaŭ paraŝutojn kaj tendojn. Oni konstruis observejon de la Ŝtata Meteologia Instituto. En 1932 el Legionowo ekveturis la unua pola polusa ekspedicio al Urso-insulo. La ekspedicion gvidis Czesław Centkiewicz, konata pola verkisto, raportaĵisto, mondvojaĝanto. En 1934 la nomo de la fervojstacio ŝanĝiĝis de Jabłonna je Legionowo. Dum la germana okupacio 1939-1944, aktivis ĉi tie loka rezistmovado. En la jaroj 1940-1942 ekzistis en Legionowo geto por ĉ. 3-mila juda loĝantaro, ekstermita surloke kaj en la mortotendaro Treblinka. La 1-an de aŭgusto 1944 eksplodis en Legionowo, kiel en ununura urbo krom Varsovio, insurekcio kontraŭ germanoj. Post la milito, ĝis 2011, garnizonis ĉi tie trupoj de polaj armeaj fortoj. En 1952 Legionowo ricevis urborajtojn. Do, la urbo estas juna, pasintjare ĝi solenis sian 70-jariĝon. Granda evoluo de la urbo okazis en la 70-aj jaroj post la elkonstruo de loka domfabriko. De la antaŭmilita somerloĝeja urbeto Legionowo ŝanĝiĝis en la dormejurbon, unu el satelitaj urboj de Varsovio. En 1999 ĝi fariĝis la distrikta urbo. Hodiaŭ de la malnova Jabłonna restis malmultaj postrestaĵoj. La lokon post la eksa kazerno okupis loĝblokoj. Tamen en la iama, rekonstruita, revivigita oficira kantino el la fino de la 19-a jarcento, funkcias nun la filio de la Historia Muzeo de Legionowo. Du masonitaj kompleksoj el karakteriza ruĝa briko de la eksa kazerno estis rekonstruitaj kaj adaptitaj por loĝigo. La plej malnova historia restaĵo, el 1886, estas la ligna-masonita vilao “Kozłówka”. Vidindaj estas krome historiaj restaĵoj de la intermilita periodo (1918-1939) – kelkaj masonitaj vilaoj en la stilo de pola nobela biendomo. Inter ili – la vilao “Bratki” el 1923, en kiu trovis sian lokon la Historia Muzeo kaj la Societo de Amikoj de Legionowo. Parolante pri historiaĵoj, estas neeble ne mencii pri vizitinda loko en la apuda vilaĝo Jabłonna. Tio estas la komplekso de palaco kaj parko de el la 18-a jarcento, la somera rezidejo de la nevo de la lasta pola reĝo Stanislavo Aŭgusto Poniatowski, princo Józef Poniatowski, pola generalo, militministro kaj ĉefkomandanto de la Pola Armeo de Varsovia Princolando. La komplekso apartenas nun al la Pola Scienc-Akademio kaj servas kiel konferenc- kaj hotelcentro. Hodiaŭ la disvolviĝanta Legionowo zorgas pri siaj loĝantoj, grandskale laborantaj en Varsovio, certigante al ili bonan publikan transporton, kaj surloke bonajn eblecojn por ripozo, sportumado kaj kultura vivo. Servas al tio Trafik-Centro el 2016, la plej granda investaĵo en la urba historio de la urbo, konsistanta el: fervoja stacidomo, bushaltejoj, aŭtoparko. Ene de la konstruaĵo troviĝas moderna biblioteko-legejo kun koncertejo kaj biciklopruntejo. Por sia ripozo kaj sportumado la loĝantoj disponas pri la ĉirkaŭantaj la urbon arbaroj, sportejoj, kovritaj naĝejoj, Parko de la Sano kun salubra areo dank’ al ligna salozvapora turo, reto da biciklaj vojetoj. 7 kilometrojn for de la urbo troviĝas krome granda artefarita Zegrze-lago, tre populara loko por loĝantoj de Varsovio kaj ĉirkaŭaĵoj. La Urba Kulturcentro estas organizanto de inter alie ĉiujaraj festivaloj de ĵaza, ĉambra kaj orgena muziko, ankaŭ de teatrofestivalo. Ĉi-lasta omaĝas la polan dramverkiston Jerzy Szaniawski, kiu naskiĝis kaj pasigis plimulton de sia vivo en Zegrzynek, 15 kilometrojn for de Legionowo. Vidinda memorigo pri la pola historio estas la murpentraĵo kun grafitio, prezentanta 100 plej gravajn batalojn de la polaj soldatoj ekde la 10-a jarcento ĝis ilia pacmisio en Afganistano en 2007. La murpentraĵon oni konsideras kiel la plej longan historian grafitiaĵon en Pollando. Legionowo tenas partnerajn rilatojn kun kelkaj eksterlandaj urboj: Kovel kaj Viĵnica en Ukrainio, Sevlievo en Bulgario, Jiujiang en Ĉinio, Carnikava en Latvio kaj Bordĵomi en Kartvelio.
El la elsendo 20.01.2023. Legas Jerzy – 8′ 22″