Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1207-a E_elsendo el la 10.11.2022 ĉe www.pola-retradio.org
Nia elsendo aŭdiĝas antaŭtage de la pola Nacia Festo solenota en la 104-a datreveno de la regajnita suverenco en Pollando. Diversfacete al la datreveno referencas riĉa programenhavo.
– En la kulturkroniko ni informas pri la daŭranta en Bydgoszcz Internacia Pianista Konkurso de Ignacy Jan Paderewski – pianisto, komponisto, politikisto (unu el la patroj de la pola suverenco); pri eventoj, inkluzive de kulturaj okaze de la 11-a de Novembro; pri Patriota Semajno en la Reĝa Kastelo Wawel en Krakovo.
– En la kunteksto de festo ni prezentas la tekston de la pola himno el sub la plumo de Antoni Grabowski (11.04.2021). Ni citas Alvokon al Polaj Esperantistoj el la unua numero de la reaperinta „Pola Esperantisto” en oktobro 1922, do antaŭ 100 jaroj.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri publika omaĝo al Félix Díez Mateos (1889-1981), unu el la plej elstaraj esperantistoj de la E-Grupo de Bilbao; pri la baldaŭa Oratora Konkurso kadre de la 3-a Virtuala Kongreso; pri kondiĉoj kontribui al Internacia Kongresa Unviversitato en 2023. Hodiaŭ aŭdiĝas fragmente la populara armena kanto en Esperanto „Nia jarcento”, kiun plenumas Meri Tiratsuyan.
La programinformon akompanas interreta foto prezentanta la polan nacian flagon. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Tre bela elsendo. Mi legas la tre bonan libron pri Prusio, kaj legante ĝin mi ankaŭ multe lernas pri Pollando, ĝia historio kaj pri ĉiuj problemoj kiujn Poloj havis vivinte inter imperioj.
Estas iomete malfrue, sed mi deziras al vi feliĉan Nacian Feston. Saluton el Serbio!
pardonu – mia komputilo iom frenezas hodiaŭ: konstantan ne konstantĝ.
korekto: Alvoko – ne Alvokon.
Kara Redakcio de Pola Retradio, varman dankon por la hodiaŭa festa kaj samtempe kortuŝa programo. Unu ero tre movis min – nome la Alvokon al Polaj Esperantistoj el la numero de la reaperinta „Pola Esperantisto” de antaŭ 100 jaroj.
Ĉi – rilate mi havas proponon: Ĉu estus eble fari specialan konstantĝ rubrikon en la programo, en kiu ni povus aŭdi, kion raportis Esperanto-gazetaro ĝuste antaŭ 100 jaroj? Ĉu aliaj aŭskultantoj ankaŭ ŝatus la ideon? Kore salutas Vin ĉiujn – Boguslao