Antaŭ ne plena jaro la urbeto Tykocin en la nord-orienta Pollando kaj ĝia historia urbokomplekso estis registrita kiel plia Historia Monumento de Pollando. Fine de aprilo en la loka muzeo estis inaŭgurita nova konstanta ekspozicio, kiu bildigas la historion de la urbo ekde la mezepoko ĝis la 2-a duono de la 20-a jarcento. La muzeo en Tykocin estas la filio de la Podlaĥi-regiona Muzeo en Bjalistoko. La masonita sinagogo en kiu ĝi trovigas devenas el 1642 kaj aktuale estas unu el malmultaj ĉi-specaj konserviĝintaj konstruaĵoj en Pollando. Al la muzeo apartenas ankaŭ konstruaĵo de la apuda Talmuda Domo, en kiu dank’ al modernigo kreiĝs spaco por la nova ekspozicio. Ĝi kompletigas la prezentatan en la sinagogo historion de polaj judoj, ĉar Tykocin povas fieri pri si malnovpola kaj pli nova historio. Ĝi estis konata reĝa urbo kaj fieras pri multaj historiepizodoj ligitaj kun la sveda invado kontraŭ Pollandon, kun la nomoj de gravaj polaj magnataj familioj kiel Czarniecki, Branicki.
La historio de Tykocin radikas en la komenco de la 15-a jarcento kaj ligiĝas kun Mazovia Princolando kaj ĝia reganto Janusz la 1-a Varsovia. Dank’ al li en 1425 Tykocin akiris la urborajtojn, sed laŭ esploristoj la setlejo ekzistis tie pli frue. Kiel ili atentigas la evoluo de Tykocin el la pli frua setlejo estis ligita kun ŝanĝo en la polaj-litovaj rilatoj post la Unio en Krewa, la antaŭnupta devontiĝo de la granda litova princo Władysław (pli posta pola reĝo) rilate la Polan Reĝolandon en la kunteksto de la planata geedziĝo kun la pola reĝino, reĝo Jadwiga. La ligita kunlaboro fruktis i.a. per kreo de lokoj povantaj kontroli estontajn komercajn vojojn. Komence Tykocin ektroviĝis en la limoj de la Granda Litova Princolando kaj ĝis 1542 apartenis al la litova Gasztołd-familio. Denove ĝi fariĝis parto de la polaj teritorioj en 1569, kiam post la senhereda morto de Stanisława Gasztołd ĝi eniris ka konsiston de la reĝaj havaĵoj de Sigismundo la Maljuna, kiu direktis al la urbo sian filon Sigismundon Aŭguston. La venigo de judoj al la regiono estas ligita ĝuste kun Gasztołd-familio, kiu faris tion en 1522 kun la celo vigligi la komercon. En 1576 la reĝo Stefan Batory atribuis al ili la setliĝorajton, kiun en 1633 konfirmis la reĝo Władysław la 4-a. Komence de la 19-a jarcento loĝantoj de Tykocin jam 70-procente estis juddevenaj, rekte antaŭ la eksplodo de la 2-a mondmilito ili formis duonon de la urboloĝantaro. La finon de ilia ĉeesto en Tykocin kaj la tuta Podlaĥia regiono, la tuta Pollando metis la germana okupacio kaj la eksterma politiko de hitlera Germanio.
Sed ni revenu al la tempo de Sigismundo Aŭgusto. Li baldaŭ konstruigis tie renesancstilan forte fortikigitan kastelon, en kiu ektroviĝis la venigita el Vilno lia bilioteko, arsenalo (kun granda parto de la kanonoj apartenantaj al la Reĝolando) kaj privata trezorejo. La ornamon de la kastelo formis imponaj murtapiŝoj de niderlandaj teksistoj, poste transmetitaj al Krakovo, kie ili riĉigis la faman Wawel-kolekton. En la fono – ni ne prisilentu tion – troviĝis la arda amo al Barbara Radziwiłłówna la vidivido de la lasta litova urboadministranto. Ne tro favoraj fontoj mencias ŝian amintrigon, kiun enhavis la sprita virino por edziniĝi al la pola reĝo. Ŝi atingis la celon, tio estas sekretan geedziĝon. Malgraŭ la brua skandalo eksplodinta en la krakova reĝa kortego, duonan jaron antaŭ sia morto Barbara estis proklamita la reĝino. Kiel kuriozaĵon ni notu, ke al Tykocin reĝo Sigismundo Aŭgusto revenis por pli ol unu jaro ankoraŭ postmorte en 1572. Tion kaŭzis la fakto, ke la reĝo ne lasis la tronheredanton, la Jagelona dinastio formotis kaj en Pollando komenciĝis la reĝelekta periodo. Laŭ la tradicio la mortinta reĝo povis esti sepultita nur samtempe kun surtronigo de la sekva. La francan reĝelektiton Henryk Walezy (Henriko la 3-a de Francio) necesis atendi pli ol unu jaron. La terajn restaĵojn de la lasta Jegelon-dinastia reĝo pompa funebra asistantaro akompanis al Krakovo en 1573. La sinsekvaj polaj regantoj konfirmis la privilegiojn de Tykocin, kaj la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa plukonstrios la lokan kastelon tiel, ke ĝi fariĝis unu el la plej modernaj fortresoj de la lando.
Grava historia figuro ligita kun Tykocin estas la pola fama militkomandanto Stefan Czarniecki – la heroo de la pola nacia himno – meritiĝinta i.a. en la bataloj kontraŭ la svedaj invaditoj. Li ricevis Tykocin de reĝo Johano Kazimiro, kiel kompenson pro militmeritoj. Dank’ al Czarniecki la kastelo reakiris iaman brilon. Post lia morto ĝia posedantino fariĝis lia filino Aleksandra edzniĝonte al marŝalo Jan Klemens Branicki. Hodiaŭ Branicki-familio vekas asociaciojn unuavice kun palaco en Bjalstoko, sed ĝia unua rezidejo en la regiono estis ĝuste Tykocin, kion reliefigas la ĵus inaugurita konstanta ekspozicio. En la daŭro de la histrio la urbon celis reĝoj kaj magnatoj. Ĝuste ĉi tie la reĝo Aŭgusto la 2-a lanĉis la plej malnovan polan ŝtatan distingon Ordenon de la Blanka Aglo. En la aneksoperiodo de la 18-a kaj 19-a jarcentoj Tykocin troviĝis en la prusa aneksoparto, poste en la Varsovia Princolando kaj Pola Reĝolando. Ĝi transdaŭris la jarojn de la 2-a mondmilito sub la sovetia kaj germana okupacio, sed en 1950 ĝi perdis la urborajtojn. Tykocin denove reakiris ilin en 1993. Hodiaŭ en la urbo loĝas ĉirkaŭ 2 mil personoj, sed dank’ al pluraj historiaj kontruaĵoj kaj pitoreska situo ĝi logas ĉiam pli da turistoj.
La situanta maldekstrabore de Narew-rivero regiono riĉas per siaj flaŭro kaj faŭno. Tra la tri grandaj naturprotektaj terenoj – la ĵus menciira Nacia Parko de Narew-rivero, la Nacia Parko de Biebrza-rivero kaj Knyszyń-arbarego kondukas multaj turismaj itineroj por marŝantoj kaj biciklantoj.
Por ni, por E-komunumo Tykocin havas apartan signifon pro la fakto, ke tie naskiĝis la patro de la lingvo-kreinto Marek Zamenhof. Tiun fakton notas informtabulo sur la konstruaĵo troviĝanta vid-al-vide al la loka Urba Muzeo, la historia sinagogo de Tykocin.
El la elsendo 10.05.2022. Legis Barbara