Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1156-a E_elsendo el la 29.03.2022 ĉe www.pola-retradio.org
En ĝia enhavo vi aŭdas, gesinjoroj i.a.:
– arkivan interparolon kun prof. John Wells el 2008 i.a. pri liaj prelegoj en Pollando, i.a. pri „bestaj dialektoj”.
– La komenca informsuperrigardo rilatas al la temoj ligitaj kun la milito en Ukrainio kaj daŭra helpo de Pollando; krome en la aktualaĵoj ni informas pri sukcesoj de la pola eksporto en la fenestra kaj porda produktado; pri poloj entuziasmiĝantaj pri ruldomoj; pri novaj polaj turismaj markoj.
– La sciencbultena rubriko informas pri pola botanikisto distingita per la prestiĝa Tansley Medal kaj pri mielkapsuloj de polaj sciencistoj kaj ilia apliko.
En la hodiaŭa programo ni memorigas la kazonon „Procesio multkolora” de Kajto, tiel retroomaĝante la Internacian Tagon de Teatro (27.03). La programinformon akompanas la interreta foto de Lodzo akirinta la nomon de nova turisma marko de Pollando. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Dankon por ĉi-tiu elsendo! El multaj interesaj programeroj en mia opinio klare elstaras la intervjuo kun prof. John Wells. Barbara vigle gvidis ĝin kaj mi vere “enmerĝis” en la interparolon – tute forgesante, kie mi estas kaj kion mi faras. Profesoro Wells rakontis kun libera majstreco kaj leĝera amuzo inter alie pri la temoj de fonetiko, donante ekzemplojn de klak-lingvo el suda Afriko. Mi devas konfesi, ke – por mi – fakte estas egale, pri kio profesoro Wells parolas – mi ĉiam aŭskultas lin kun grandega plezuro! Dankon ankoraŭfoje kaj elkorajn bondezirojn! <3