Ludu

La 1156-a E_elsendo el la 29.03.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En ĝia enhavo vi aŭdas, gesinjoroj i.a.:
– arkivan interparolon kun prof. John Wells el 2008 i.a. pri liaj prelegoj en Pollando, i.a. pri „bestaj dialektoj”.
– La komenca informsuperrigardo rilatas al la temoj ligitaj kun la milito en Ukrainio kaj daŭra helpo de Pollando; krome en la aktualaĵoj ni informas pri sukcesoj de la pola eksporto en la fenestra kaj porda produktado; pri poloj entuziasmiĝantaj pri ruldomoj; pri novaj polaj turismaj markoj.
– La sciencbultena rubriko informas pri pola botanikisto distingita per la prestiĝa Tansley Medal kaj pri mielkapsuloj de polaj sciencistoj kaj ilia apliko.
En la hodiaŭa programo ni memorigas la kazonon „Procesio multkolora” de Kajto, tiel retroomaĝante la Internacian Tagon de Teatro (27.03). La programinformon akompanas la interreta foto de Lodzo akirinta la nomon de nova turisma marko de Pollando. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.