Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Ursula Grattapaglia el Bona Espero, Brazilo estas la antaŭmikrofona gasto de nia 301-a E-elsendo el Varsovio – www.pola-retradio.org. La temo de la interparolo registrita antaŭnelonge en Bona Espero estas ne sole la distingoj de ge-roj Grattapaglia pro ilia socia kaj ekologia laboro, sed ankaŭ kelkaj ŝanĝoj en la funkciado de ĉi tiu grava centro, utiliganta Esperanton. Komencaj aktualaĵoj rilatas al avanco de Pollando en la Rangolisto de Ekonomia Libereco kaj al la plej nova raporto de Oxfam „Laborante por malmultaj”. La scienca informo traktas la manieron reagi je streso en la perspektivo de niaj estontaj sanproblemoj. Muzike akompanas en nia marda elsendo Flavio Fonseca kantante la poeziaĵon de Geraldo Mattos „En mia ĝardeno” el ilia komuna KD „Simbiozo”. Novaĵoj, scienca informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en koncernaj rubrikoj. Ankaŭ la interparolo kun Ursula Grattapaglia estas aŭskultebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.
Estis tute plezurige aŭskulti Ursulan en siaj rimarkoj pri la deveno de infanoj en sia grupo, kiuj daŭre fuĝas la kamparon, por elekti urbon por labori plejfoje forte kaj longe. Mi omaĝas al ŝi, kaj plenrespekte salutas ŝin. Dankon al vi, Barbara, kaj al la tuta grupo por efektivigi la elsendojn. Kore, Petro