Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 300-a E-elsendo el Varsovio per la felietono pri Krzysztof Arciszewski, la 17-jarcenta pola konkerinto de la Nova Mondo serve al nederlandanoj malkaŝas i.a. la sekreton, kial Nederlando malgajnis la rivalaldon establiĝi en Brazilo. “Melankolio” el la KD >Tom Jobim en Esperanto< en la plenumo de Alejandro Cosavella kompletigas temsegmenton ligitan kun Brazilo, kiun en la lastaj semajnoj vizitis Barbara. La jubileo de la Pola RetRadio en Esperanto speguliĝas en nia Leterkesta Rendevuo. Komence la kulturbulteno informas pri la itala bildstrio dediĉita al Jan Karski, la semajnfinaj koncertoj de la Varsovia Filharmonio omaĝe al Wojciech Kilar kaj la Varsovia koncerto de Stefanos Korkolis lige kun la inaŭguro de la greka prezidanteco en EU.
Karaj geamikoj, Gratulon pro via 300-a elsendo kaj pro via entusiasma laborado por esperanto. Vi ege helpas multaj el ni kiuj fidele aŭskultas vin. Gratulon por la alta kvalito de viaj elsendoj kaj de la elektado de la temoj!!
Kaj multe pli ol aliaj 300 elsendoj por la esperantio ni deziras vin.
Elkoran dankon
Carlos Spinola
Karaj gesamideano. ankaŭ mi gratulas porvia 300-a elsndo. kaj deziras al vi kj al ĉuj gesamideanoj ankoraŭ mle da elsendaĵoj kaj pluajn sukcesojn en la proesperanta agado. Kore salutŝ vin Vaclav
Gekaraj! Gratulon pro la 300-a elsendo. Koran dankon pro Via utila laboro. Mi esperas, ke Vi daŭrigos la paralelajn sonartikolojn ege utilajn por malpli spertaj gesamideanoj. Amike – Antoni Beyga.