Ĉi-foje ni volas prezeti al vi la silueton de Elżbieta Róża Czacka, la pionira aktivulino favore al homoj blindaj en Pollando. Róża Maria Czacka naskiĝis la 22-an de oktobro 1876 en la loko Biała Cerkwia ĉe la Orientaj Randregionoj de Pollando en bonstata aristokrata familio de Feliks grafo Świnka kaj Zofia hejme Ledóchowska, kiu inter siaj prauloj havis multajn eminentajn figurojn de la pola socia kaj civitana vivo. En 1882 la familio translokiĝis al Varsovio. En la hejma medio Róża Maria Czacka akiris ĝisfundan kaj ĉiuflankan klerecon, tie ŝi alproprigis patriotajn kaj sociajn idealojn kaj fortan kredon. Ŝi amis muzikon kaj majstre ludis pianon. La familio zorgis pri ŝia eduko organizante por ŝi danclecjonojn kaj ebligante ekregi la rajdadon. Ŝi ekregis konojn pri la mastruado, hortikulturo kaj bredado. Krome ŝi flue regis la anglan, germanan kaj francan, konis la mezepokan kaj eklezian latinon. Ekde la infanaĝo Róża Maria estis minacita de blindeco kaj malgraŭ pluraj klopodoj ŝi perdis la vidkapablon havante 22 jarojn. Pola okulisto informis ŝin ne sole pri neeviteble proksimiĝanta blindiĝo, sed krome sufloris al ŝi okupiĝi pri problemoj de homoj blindaj, pri kio neniu tiam en Pollando okupiĝis. La pia Róża akceptis tion, kiel la signon de Dio por la persona vivmisio. Dum 10 jaroj ŝi memstare serĉis ideojn kaj imitindajn modelojn por utiligi ilin en laboro favore al polaj blinduloj. Inspirita de eksterlandaj institutoj en Aŭstrio, Svislando, Francio kaj Italo ŝi komencis la protektan-edukan agadon inter blinduloj en 1908 por prepari ilin al plenvalora vivo en la socio de homoj vidantaj. Ŝi deziris krome revenigi al ili la vivsencon kaj malfermitecon je aliaj personoj. En 1911 kreiĝis Protektosocieto por la Blinduloj, kiu funkcias ĝis hodiaŭ. Dank’ al tiu organiza kadro kreiĝis infanvartejo, baza lernejo, metiejoj, brajlaj bibliotekoj kaj kreiĝis helpobazo por la familioj de plenkreskaj blinduloj. En la jaroj 1915-18 Róża Czacka ekhavis la ideon establi religian instituton, kiu servus al blinduloj ĉe ĉiu vivoetapo. En 1917 ŝi monakiĝis en la Tria Oredeno de S-ta Francisko akceptite la nomon de fratulino Elżbieta. En 1918 dank’ al aprobo de la religiaj aŭtoritatoj kreiĝis la Fratulinaro de Franciskaninoj de la Kruco. Fratulino Elżbieta Róża Czacka povis akcepti la unuajn monakkandidatinojn. Unuflanke ŝi gvidis la tuton de sia religia verko redaktine la Regularon de la monakina vivo kaj bazajn ideajn dokumentojn. Aliflanke ŝi laboris por la blindula medio, verkante artikolojn pri iliaj problemoj kaj bezonoj kaj atentigante, ke estas necesaj institucioj, kiuj kunigus en si ĉiujn sferojn de protekto super blinduloj kaj ĉirkaŭprenus en teorio kaj praktiko la tuton de la blindula problemaro. Ŝi mem prilaboris la polan version de brajla alfabeto kaj sistemon de ortografiaj mallongigoj. La monakineja kaj bindula centro en Laski apud Varsovio fariĝis moderna centro pretiganta blindulojn al memstara vivo en la sento de propra valoro, revenigante al ili la dignosenton. La profunda deziro de fratulino Elżbieta Róża Czacka kiel persono religia estis, ke blinduloj akceptante sian neplenlertecon iĝu apostoloj inter vidantoj, ĉefe „blindaj spirite”, kies okuloj estas fermitaj je la mondo de spiritaj valoroj. Dum la germana pribombado de Varsovio en septembro 1939 ŝi estis grave kapvundita, sekve de kio ŝi perdis okulon. Unu monaton post la senanesteza operacio ŝi revenis al Laski por gvidi la rekonstruon de la damaĝita pro la militagadoj Blindula Instituto. Antaŭtage de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio 1944 ŝi decidis organizi la insurgentan hospitalon en la Spiritekzerca Domo en Laski. En 1950 pro la malpliboniĝanta sanstato Elżbieta Róża Czacka transdonis la gvidadon de la Fratulinaro al sia sekvantino ĉe ĉi tiu ofico mem per siaj suferoj kaj preĝoj subtenante la religian kaj blindulan verkon, kiun ŝi kreis. En la opinio de sankteco ŝi mortis la 15-an de majo 1961 kaj estis entombita en Laski. La dekreto de la Romkatolika Eklezio pri la heroeco de ŝia vivo kaj virtoj estis proklamita en 2017. Pasintjare estis agnoskita miraklo okazinta dank’ al ŝia ĉiela interveno. La 12-an de septembro nunjare Elżbieta Róża Czacka estis kalkulita al la Beatuloj de la Romkatolika Eklezio. Aktuale la Lerneja-Eduka Centro por Blindaj Infanoj en Laski, kies patrono estas Róża Czacka pretigas al la memstara vivo pli ol ĉirkaŭ 300 lernantojn el la tuta lando. La laboro kun blindaj infanoj komenciĝas en la Fako de Frua Helpo por Evoluo de Blinda Infano. Tie la gepatroj de infanoj ĉe kiuj estis konstatita la misfunkcio de vidkapablo ricevas psikologian kaj pedagogian helpon. La infanoj komencas la lernadon en infanĝardeno lernante la memstarecon pri sinvestado, manĝado kaj moviĝado. Sekve ili daŭrigas la lernedon en bazaj lernejoj kaj gimnazioj pretiĝante al memstara vivo. Plian lernadon ili daŭrigas en supergimnaziaj ĝeneralklerigaj kaj profesiaj lernejoj. En Laski funkcias ankaŭ muzika lernejo. La centro disponas pri kompleksa sporta-rekapabliga bazo i.a. kun tegmentita naĝejo, halo por movrekapabligado, ĉevalrajdejo, konferenca salonego. Ĝis tiu dimensio evoluis la revo de Róża Maria Czacka, kiu en 1910 en la luita varsovia loĝejo kreis rifuĝejon por 10 blindaj knabinoj, kiuj ricevis tie vivtenon, kaj protekton. Kiuj lernis legi kaj skribi laŭ Braille’a-alfabeto, kanti, sportumi (korbopilko), preparante sin al profesia laboro triki kaj metie plekti la seĝelementojn.

El la elsendo 03.10.2021. Legas Barbara – 8′ 33″