Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1097-a E_elsendo el la 03.09.2021 ĉe www.pola-retradio.org
Nian vendredan elsendon inaŭguras ampleksa kulturtema segmento, inkluzive la biografian noton pri la forpasinta ĵus renoma pola operkantistino Teresa Żylis-Gara. Ni krome memorigas pri la morgaŭa Tago de la Nacia Legado, al kiu de jaroj aliĝas esperantistaj literaturemuloj en diversaj landoj. Ni informas pri la komenciĝonta morgaŭ ekspozicio de fama usona skulptistino, Ursula von Rydingsvard kaj pri laŭreato de la pola literatura Herbert-premio, kiu nunjare fariĝis Yusef Komunyakaa el Usono. En E-komunuma segmento ni transdonas informon pri la forpaso de la Alta Protektanto de la 72a UK en Varsovio, Roman Malinowski citante lian specialan mesaĝon el la Kongresa Libro 1987. Fine ni renkontiĝas en Leterkesto. La kanzono „Ni” el la bita albumo de TIM „Vaganto” eldonita de Vinilkosmo ornamas muzike nian programon. La ornamanta la programinformon foto prezentas iun el la skulptaĵoj de Ursula von Rydingsvard. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Karaj Geamikoj, respondu – mi petas 🙂
– ĉu vi ŝatas la artverkegojn de Ursula?
– Kiun koloron havas oro de Yusuf?
– Kiomaĝe mortis Teresa?
– Kio al vi pleje plaĉis en la speciala mesaĝo de Roman dum la 72 UK? Ĉu li estis amiko de Esperanto?
Ho ve, estas danĝere reagi ĉi tie… 🙂
En mia reago mi donis la ekzemplon de islamo kaj talibanoj kaj sekve vi, Barbara, parolas pri islamo kaj ekstermado de nekredantoj… Havinte islaman, kredeman marokan koramikon, mi tute ne pensas en tia maniero pri islamo aŭ religioj ĝenerale, sed mi ja de proksime vidis la suferon kaj damaĝon, kiujn religioj pro maltoleremo povas kaŭzi. En la kazo de mia koramiko temis pri islamo, sed se li estus naskiĝinta en konservativa, profunde katolika familio, li povus esti same suferinta.
La sen-GLATaj zonoj (Strefy wolne od LGBT / Strefy wolne od ideologii LGBT) bedaŭrinde ne estas inventaĵo de GLAT-aktivisto.
Informoj pri tio en la pola: https://pl.wikipedia.org/wiki/Strefa_wolna_od_ideologii_LGBT
angla: https://en.wikipedia.org/wiki/LGBT-free_zone aŭ germana: https://de.wikipedia.org/wiki/LGBT-ideologiefreie_Zone
La Kongreso de Lokaj kaj Regionaj Aŭtoritatoj de la Konsilio de Eŭropo alprenis rezolucion pri la afero:
https://rm.coe.int/CoERMPublicCommonSearchServices/DisplayDCTMContent?documentId=0900001680a287d7
La Eŭropa Komisiono leĝe agos kontraŭ Pollando rilate la sen-GLATajn zonojn:
https://ec.europa.eu/commission/presscorner/detail/en/ip_21_3668 (angle) aŭ
https://ec.europa.eu/commission/presscorner/detail/pl/ip_21_3668 (pole).
Ordo Iuris ne estas religia organizo, pri tio vi pravas, sed ja religie inspirita:
https://www.epfweb.org/sites/default/files/2021-01/EPF%20TFP_EN_Oct30_0.pdf (angle) aŭ
https://www.epfweb.org/sites/default/files/2021-01/EPF%20TFP_PL_Oct30.pdf (pole)
Vi diras, ke viaopinie ne eblas diri, ke en Pollando la GLAT-medio suferas maltoleremon. GLAT-uloj mem havas tute alian opinion: La internacia organizo de gejoj kaj lesboj (ILGA) taksas la situacion en Pollando treege malbona: Nur en landoj kiaj Rusio kaj Turkio la situacio estas malpli bona:
https://www.rainbow-europe.org/country-ranking
Cetere, GLAT-ideologio plejparte estas inventaĵo: La plimulto de GLAT-uloj postulas nur observadon de homaj rajtoj, nediskriminaciadon kaj egalan traktadon.
Eble tiu ĉi temo meritas vian atenton, la problemojn, kiuj GLAT-uloj alfrontas, ne nur en Pollando, sed mondskale kaj bedaŭrinde de tempo al tempo ankaŭ en Esperantujo. Foje intervjuu aktivulon de pola gejlesba asocio, kaj vi konstatos, ke estas multe da maltoleremo.