La terapeŭta kolektivo el la pola kliniko Budzik (vekhorloĝo) konfirmis fine de oktobro la vekiĝon el komato de sia laŭvica pacientino. Temas pri la 16-jara junulino, kiu en marto, en la tago de sia naskiĝdatrevo estis frappuŝita de aŭtomobilo dum ŝi estis transiranta la pasejon por piedirantoj. Ŝi vekiĝis post 6 monata komato.
La kliniko Vekhorloĝo estas la unua en Pollando hospitalo por infanoj post pezaj cerbolezoj, falintaj en komaton. Ĝi funkcias ĉe la varsovia Centro de la Infana Sano. Ekde julio ĝi komencis akcepti junajn pacientojn, tri el inter ili jam vekiĝis al la vivo.
El la elsendo 05.11.2013. Legas Krystyna