Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1084-a E_elsendo el la 20.07.2021 ĉe www.pola-retradio.org
Nia tuta elsendo estas dediĉita al sondokumentoj ligitaj kun la Malfermo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto. En ĝi aŭdiĝas la saluta mesaĝo de Margareta Zaleski-Zamenhof, la pranepino de la lingvokreinto Ludoviko Zamenhof. Ni prezentas sinsekve la salutajn mesaĝojn de reprezentantinoj de kvin regionoj, kontinentoj – Eŭropo, Australio/Oceanio, Afriko, Ameriko kaj Azio. Fine ni prezentas la mesaĝon adresitan al la 2-a VK flanke de Unesko. La akompana foto bildigas la ekrankopion de la kongresa platformo vk.retevent.com en momento, kiam ni finpretigis la hodiaŭan elsendon. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo (kaj kelkaj pli fruaj) estos aŭdebla en jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
mi pensi pli VoKo kaj RoKo, pardonu la misliterumadon)
Ĉu estas nur mi, kiu pensas, ke estas stranga ideo havi nur reprezentantinojn por la kontinentoj?
Ĉu sekvontjare nur gejoj, nigruloj aŭ handikapuloj salutos?
Elkorajn dankojn pro la plia fasko de la kongresaj informoj. Kun kortuŝo mi aŭskultis la bonvenigon de la Nepino de nia granda Majstro, despli, ke mi povis dum la kongreso en Lille – kun grandega korbatado – kurte babili kun la jam bedaŭrinde forpasinta antaŭ preskaŭ du jaroj Nepo – Ludoviko Zaleski-Zamenhof. La en VoKo-enkondukita nova maniero saluti la kongreson estas komprenebla por la virtuala kongreso – tamen mi tre ŝatis la tradician metodon, kiu havis jam preskaŭ kultan signifon. Mi atendas, ke ĝi revenos en la realaj kongresoj. (Voko – virtuala kongreso – Rooo – reala kongreso. La kurtigoj estas preskaŭ simbolaj, ĉu ne? )
Estas iom bedaŭrinde, ke la ĝenerala direktorino de Unesko Audrey Azoulay ne sendis personan kelkminutan mesaĝon. Ŝi povus prepari ĝin jam antaŭe kaj peti sian oficiston sendi ĝin al UEA… Mi tre esperas, ke post la multaj tre pozitivaj frazoj kaj promesoj sekvos agoj kaj Unesco proklamos la 26an de julio kiel la Internacia Tago de Esperanto.