Ludu

La 1084-a E_elsendo el la 20.07.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia tuta elsendo estas dediĉita al sondokumentoj ligitaj kun la Malfermo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto. En ĝi aŭdiĝas la saluta mesaĝo de Margareta Zaleski-Zamenhof, la pranepino de la lingvokreinto Ludoviko Zamenhof. Ni prezentas sinsekve la salutajn mesaĝojn de reprezentantinoj de kvin regionoj, kontinentoj – Eŭropo, Australio/Oceanio, Afriko, Ameriko kaj Azio. Fine ni prezentas la mesaĝon adresitan al la 2-a VK flanke de Unesko. La akompana foto bildigas la ekrankopion de la kongresa platformo vk.retevent.com en momento, kiam ni finpretigis la hodiaŭan elsendon. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo (kaj kelkaj pli fruaj) estos aŭdebla en jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.