Petros Psyllos, studento de la Bjalistoka Politekniko prezentis en Usono dum Internacia Foiro de Inventemo kaj Novumoj „Inpex” mobilan aranĝaĵon por priskiribi la mondon helpe de vortoj, muzikoj kaj tuŝstimuloj, kiu celas helpi la ĉiutagan vivon de homoj blindaj kaj malbone vidantaj. La sistemo „Matia” ricevis oran medalon de la foiro kaj premiojn de la Ĉina Societo de Novumoj kaj de la Pola Sciencakademio, krome specialan distingon Golden Star Award 2016. Personoj bilndaj aŭ malbone vidantoj povas pendigi la aranĝaĵon ĉe la kolo aŭ fiksi ĝin ĉe la ĉemizo. Ĝi ligiĝas pere de bluetooth kun la troviĝanta enpoŝe inteligenta telefono. La tasko de la inventaĵo estas priskribi la mondon helpe de vortoj, muziko kaj tuŝstimuoj. La tuto havas 14 sensorojn, kio ebligas al blindulo orientiĝi en la spaco, identigi objektojn, baraĵojn kaj minacojn, legi tekstojn, priservi telefonon en publikaj lokoj kaj alvoki helpon. La inventaĵo de Petros Psyllos el la Bjalistoka Politekniko ricevis pli frue francan premion de la Ministerio por la Sociaj Aferoj kaj Sano kaj la oran medalon de la 115-a Foiro de Inventemo – Concours Lepine en Parizo.
El la elsendo 28.06.2016. Legas Tomek – 1’21”