Komenciĝis la kolektado de dokumentoj necesaj, por ke la klostra komplekso kaj baziliko sur la Sankta Kruco en la sanktakruca vojevodio ektroviĝu sur la listo de Historimonumentoj. Tio estas unu el la protekto­formoj de historiaj objektoj en Pollando. La statuson de la Historimonumento povas akiri malnovaj objektoj kun aparta historia, scienca kaj arta valoroj firmigitaj en la ĝenerala konscio, kun granda signifo por la pola kultura heredaĵo. Kiel ni informis en nia rilata al ĉi tiu objekto felietono el aprilo nunjare la Sankta Kruco estis la plej granda sanktejo de Pollando ĝis la mezo de la 17-a jarcento, kiam tiun ĉi rolon transprenis Jasna Góra en Częstochowa. La Sankta Kruco komencis funkcii jam en la 13-a jarcento, sed kiel pilgrim­lokon igis ĝin reĝo Vladislavo Jagelo. En la tempo de Jagelo-dinastio ĝi rolis kiel efektiva dinastia kaj ŝtata sanktejo, kien celis regantoj kaj la popolo preĝante favore al la bonstato persona, dinastia kaj ŝtata. Ekde la malfrua mezepoko la klostro estis unu el la plej gravaj en Pollando centroj de intelekta kulturo, posedanto de signifa tiuepoke en la centra Eŭropo biblioteko, almenaŭ ekde la 14-a jarcento funkciis tie elstara libro­kopiejo de manuskriptaj libroj. Ĉiu vizito ĉe la Sankta Kruco estas eksterordinara leciono de historio ekde la antikva tempo tra periodo de antaŭ­kristana kultur­centro ĝis la elkonstruo kaj plurjarcenta ekzisto kaj funkciado de la benediktana klostro.

  El la elsendo 22.05.2015. Legas Tomek