Sciencistoj el la Sidneja Universitato, el Harvard Universtato kaj la Nord-orienta Universitato kreis specialan gluaĵon, kiu rapidigas la cikatriĝadon de vundoj. La gluaĵo kun la nomo MeTro plenumas ĉiujn sekureckriteriojn, ĝi estas elasta, netoksa kaj biofavora. La ĝis nun ekzistantaj preparaĵoj ne plenumis samtempe ĉiujn ĉi kriteriojn. Laŭ sciencistoj la inventita de ili gluaĵo povas savi multajn ekzistojn, ĉar ĝi taŭgas por fermi vastiĝantajn vundojn en histoj de tiaj organoj kiel pulmoj, koro, angioj. La gluaĵo baziĝas sur du malmultekostaj kaj facile akireblaj substancoj. Temas pri tanina acido kaj etilena glikolo, kiuj miksitaj en ĝusta proporco kreas gluaĵon, kiu kapablas kunligi histojn malgraŭ ĉeesto de sango au muko en la vundo. Kio gravas la ligitajn histojn eblas facile malligi, kaze de korektoneceso aŭ denova operacio. La ekzamenadoj baze de animaloj alportis bonajn rezultojn. La gluaĵo dum kelkaj minutoj povas ĉesigi la sangadon de organoj. La tanina acido efikas kontraŭbakterie kaj kontraŭinflame kaj limigas la impresiĝemon de nervofinaĵoj. Etilena glikolo estas sintezita substanco ofte aplikata en kosmetikaj kaj medicinaj procedoj, ebliganta kunkudri ŝiritajn nervofibrojn.
El la elsendo 24.10.2017. Legas Tomek – 1’38”
sc_bp_tm_Organgluajo_01’38”.mp3; filename-=UTF-8”sc_bp_tm_Organgluajo_0138