La unusemajna BET (03-10.07.2016) nunjare estis rekorda, se temas pri la nombro de la partoprenantoj, aparte bunta rilate klerigan oferton kun amaso da prelegoj kaj prelegserioj kadre de la Somera Universitato, ĉiunivelaj – bazaj, progresigaj, paroligaj lingvokusoj, enorme riĉa kultura programo kun teatraĵo, de Saŝa Pilipović kaj Georgo Handzlik, koncertoj de litovaj folkloraj ensembloj kaj instruista koruso La Nigra Rozo, de Jerzy Dobrzyński, JoMo, Mikaelo Bronŝtejn, Ĵomart kaj Nataŝa, Sepa kaj Asorti kaj fine libera scenejo. Pri la 52-aj Baltaj E-Tagoj ni interparolas kun ĝia ĉeforganizanto, la prezidanto de Litova E-Asocio, – Povilas Jegorovas. El la elsendo 15.07.2016 – 12’04”