Bluaj aŭ verdaj fajencaj figuretoj, kolornamaĵoj aŭ amuletoj en la formo de la tn. ansa kruco estis farataj en la antikva Egipto jam antaŭ kelkaj mil jaroj. Tiuj etaj objektoj, kovritaj per vitreca glazuro donanta al ili akran koloron kaj brilon estis metataj ankaŭ en tombojn. La plej malnovaj devenas el la epoko de la unuaj priramidkonstruantoj, do de antaŭ pli ol 4 kaj duona mil jaroj. Tamen ĝis nun sciencistoj ne malkovris detalan recepton de ilia elfarado, kvankam estas konata ĝia komplikeco. Tial la egipta fajenco estas opiniata la unua ceramiko teknologie progresinta. Nun pri tiu enigmo okupiĝas sciencistoj el la Arkeologia Instituto de la Universitato de kardinalo Stefan Wyszyński en Varsovio. Apartan atenton ili donas al la kemiaj-strukturaj analizoj de fajencaĵoj el Tell Atrib, grava politika centro en la Delto de Nilo. Pola-egipta arkeologia misio laboranta tie en la periodo 1985-95 malkovris i.a. restaĵojn de fornoj de antaŭ du mil jaroj. La ĝisnunaj analizoj ne elmontris aplikon de teknologio el aliaj regionoj ol Egipto, kvankam iuj ingrediencoj por la glazurado kaj kolorigado povis deveni el aliaj regionoj de la Proksima Oriento aŭ eĉ el minejoj en antikva Grekio. La plej grava enigmo ligiĝas kun la origino de la aplikata kvarco, kiu ne devenis el la dezerta sablo kaj kun la komplika produktoteknologio.
El la elsendo 24.04.2019. Legas Tomek – 1’43”
sc_tm_Enigmo de la antikvaj egiptaj fajencajoj_01’43”