Hodiaŭ ni volas rakonti al vi gesinjoroj pri la plej bone konserviĝinta defenda rezidejo en la regiono de Krakova-Ĉenstoĥova Ĵuraso (la suda Pollando), la kastelo Pieskowa Skała. Hodiaŭ troviĝas en ĝi muzeo estanta la filio de la Ŝtataj Artkolektoj en la krakova Wawel-kastelo. Krom porokazaj ekspozicioj eblas konatiĝi en ĝi kun ciklo prezentanta la stilajn transformiĝojn en la eŭropa arto ekde la mezepoko ĝis la 20-a jarcento. La kastelon formas reprezenta kvarala renesanca komplekso kun arkadaj galerioj, loĝio kun la horloĝa turo, gotika bastiono, baroka kapelo kaj rekonstruita kastela ĝardeno. La historia arkitekturo, la bona stato kaj pitoreska situo kaŭzas, ke Pieskowa Skała estis kaj restas bonega fono por filma kaj televida produktado. Tie estis kameraataj scenoj por tiaj famaj historiaj filmoj kaj filmserioj kiel i.a. „Janosik”, „Per fajro kaj glavo”, „Inundo”, „Sinjoro Wołodykowski” aŭ „Reĝino Bona”. Nun, en februaro en la kastelo komenciĝis la renovigaj laboroj, en kies daŭro i.a. oni adaptos la kastelon por neplenlertaj vizitantoj, estos efektvigitaj areologiaj esploroj. La laboroj finiĝos en aprilo 2024. Al la publiko oni prezentos tiam ekspozicion pri „Malnovpola kulturo” kun i.a. portreta galerio de la princa familio Sapieha, la unuan fojon estos prezentitaj la 17-jarcentaj stanaj sarkofagoj de Sieniwski-familo, la publiko povos viziti renovigitan kapelon. La kastelo Pieskowa Skała, kies origino radikas en la 14-a jarcento, troviĝas 30 kilometrojn nordokcidente de Krakovo en la koro de la Nacia Ojców-Parko altiĝante super la valo de la rivero Prądnik. Kiel menciite en la komenco ĝi rolis kiel unu el la ĉefaj ĉeneroj de fortikaĵoj defendantaj la okcidentajn limojn de Pollando estante samtempe grava komerca punkto ĉe la itinero el Krakovo, tra Silezio eĉ ĝis Germanio. Konfirmas tion la devenanta el 1370 Libro de havaĵoj kaj privilegioj de kronikisto Jan Długosz. En 1377 la kastelon kiel donacluaĵon ricevis la kortega oficisto Piotr Szafraniec. Reĝo Władysław Jagielo dufoje konfirmis la donacon, sed nur en 1422 la familio fariĝis ĝia efektiva posedanto. Tiam kiel la kastelsinjoro rezidis tie Piotr Szafraniec kiu, akiris la reĝan favoron venkinte teŭtonojn apud Grunwald kaj Tuchola en 1410. En la sekvaj jaroj la familio perdis la signifon kaj i.a. pro la malfierinda konduto de siaj posedantoj, plurkaze portantaj la saman nomon. Laŭ legendoj Piotr Szafraniec praktikis alĥemian arton klopodante akiri oron el simplaj metaloj, sed krome li kulpis pro multaj murdoj. Onidire venigataj al kastelo komercistoj eĉ se regalataj per bankedoj nokte suferis la vivofinon, ĉar la dormoĉambroj anstataŭ planko havis movklapon tra kiu malfeliĉuloj estis falantaj sur rokojn kaj tiel pereadis. Kun malbona famo pri Szafraniec-familio ligiĝas legendo klariganta la signifon de la nomo de la kastelo Pieskowa Skała (hundeta roko). Nome antaŭ multaj jarcentoj vivis nobla knabino Dorotea el la nobela familio Toporczyk. Ŝi enamiĝis al la koretega liutisto, kavalirhelpanto. Tiuepoke tamen ne la nobelfamiliaj filinoj decidis pri la edzoj – nepre nobeloj – sed iliaj patroj. Tiel estis ankaŭ kaze de Dorotenjo. Ŝi estis edzinigita al maljuna Szafraniec, la kastelsinjoro. Dume junaj geamantoj ne povis vivi unu disde la alia. La knabo alivestita kiel monako eniris la kastelon de Szafraniec kaj retrovinte la amatinon komune fuĝis. Tamen la majuna Szafranciec rapide malkovris la aferon kaj organizis postkuron. La geamantoj estis kaptitaj kaj severe punitaj. Ĉevaloj mortposttiris tra la rokaj montaraj vojoj la amanton. Dortenjo kandamnita je malsatmorto estis ŝlosita en unu el la kastelaj bastionoj. Rapidis helpe al ŝi ŝia amata hundeto. Ĝi surgrimpadis la rokon al la malliberigita sinjorino kunportane trovitajn manĝorestaĵojn. Tamen Dorotenjo mortis. La memoro pri la fidela hundo eterniĝis en la nomo de la roko. Malfacilas juĝi pri la vero aŭ malvero de ĉi tiu legendo, ĉiukaze la Kastelo Pieskowa Skała apartenis al Szafraniec-familio eĉ ĝis 1608. Tiuperiode la kastelo estis plukonstruita fariĝinte tipa renesanca magnata rezidejo. Plurfoje la kastelo ŝanĝis siajn posedantojn, sed ĉiuj klopodis beligi ĝin kaj kaze de incendioj zorgeme rekonstrui. Post la 2-a mondmilito la kastelo estis naciigita. Ekde 1949 sub la gvido de profesoro Alfred Majewski daŭris esploraj kaj konservistaj laboroj kun la celo revenigi al la kastela konstruiaĵo aŭtenatajn trajtojn de renesanca arkitekturo. Ĉeokaze estis malkovritaj arkitekturaj elementoj, kiuj en la daŭro de jarcentoj estis surmasonitaj. Bedaŭrine nenio el la historia ekpaĵaro de la kastelo saviĝis. El tio sekvis la decido pri establo de muzeo, por kiu per eksponaĵoj ekipis la kastelon la krakovaj artkolektoj de Wawel. La plej novaj modernigaj planoj entreprenitaj ĉi monate okazas kadre de la projekto „Plurkultura Respubliko”.
El la elsendo 19.02.2021. Legas Barbara – 7′ 30″