Komence de decembro la pola Sejmo proklamis la 2015-an Jaron kiel Jaron de la s-ta Johano Paŭlo la 2-a, kiel Jaron de Jan Długosz [dŭgoŝ] kaj kiel Jaron de la Pola Teatro. Hodiaŭ ni volas paroli pri Jan Długosz, kiun polaj parlamentanoj memorigis kiel “elstaran polan historiiston, diplomaton kaj sacerdoton, kiel patron de la pola historiografio kaj heraldiko”.
Jan Długosz blazone Wieniawa naskiĝis antaŭ 600 jaroj la 1-an de decembro 1415 en la loko Brzeźnica [bĵeznica] en mezbonstata nobela familio. Lia patro Jan Długosz el Niedzielsko [njeĝelsko] pro meritoj en la kontraŭteŭtona batalo apud Grunwald ricevis la postenon de starosto. Lia filo, Jan Długosz komence lernis en paroĥa lernejo, sekve dum tri jaroj li studis en la Krakova Akademio. Post tio kiel publika notario li aperis en la kortego de la krakova episkopo Zbigniew Oleśnicki. Długosz fariĝis lia konfidenca kunlaboranto, sekretario kaj kanceliero. En tiu periodo li estis nomumita krakova kanoniko kaj post la morto de episkopo Oleśnicki li restis en la servo de reĝo Kazimiro Jagelonido ekde 1467 fariĝinte edukanto de la reĝaj filoj: Władyslaw [vŭadislav], Kazimierz [kazimieĵ], Jan Olbracht [olbraĉt], Aleksander, Zygmund kaj Fryderyk. Dum oftaj vojaĝoj tra la lando knaboj vekiĝadis frue, portis modestajn vestojn, iliaj manĝoj estis simplaj, samtempe multan tempon ili dediĉis al la lernado. Tiel ilia edukisto pretigis ilin al la malfacila regometio. Kazimiro Jagelonido la elekton de la edukanto de siaj infanoj faris tutkonscie. Sian internan ŝtatpolitikon li apogis sur alianco kun kavaliraro/nobelaro. Jan Długosz el tiu socia tavolo elkreskis. Dank’ al liaj instruoj la reĝaj filoj bone ekkonis ĝian mentalon. La reĝo cetere aprobe rilatis al la severaj, kavalirecaj edukmetodoj de Długosz, konis ja lian amon de braveco, kavalireco kaj kuraĝo, lian mastrumemon kaj praktikan talenton necesan al la reagntoj. Kazimiro Jagelondio alte taksis ankaŭ sciojn de Jan Długosz, lian profundan konon de la historio de Pollando, liajn talentojn en politikaj kaj diplomatiaj aferoj, kiujn akompanis funda kono de la tuto de la aktuala politika situacio en la tiama Eŭropo.
Jan Długosz partoprenis multajn diplomatiajn misiojn. En 1449 al Romo, 1467 al Ĉeĥio, 1469 al Hungario, 1478 al Viŝegrado. Proponita de la reĝo Kazimiro Jagelonido je la posteno de arkiepiskopo de Lvovo li ne ĝisatendis la papan aprobon, kiu venis jam post lia morto, kiu okazis la 19-an de majo 1480. La korpaj restaĵoj de Jan Długosz komence troviĝantaj en la Wawel-altaĵa katedralo estis transportitaj en la 400-a datreveno de lia morto en la Panteonon de Meritiĝintaj Poloj en la subterejo de la krakova paŭlena preĝejo.
Jan Długosz famiĝis kiel kronikisto kaj historiisto kaj kiel kreinto de unu el la plej elstaraj verkoj de la mezepoka eŭropa historiografio. Temas pri la 12-voluma verko “Annales seu cronicae incliti Regni Poloniae” (Analoj, alivorte kronikoj de la fama Pola Reĝolando), kiu traktas la historion de Pollando ekde la legendeca pratempo ĝis la 1480-a. Temas pri la plej granda kronikista verko de la 15-a jarcento verkita en Eŭropo latine. Sian verkon Długosz komencis skribi jam en 1455-a jaro kaj ĝi poste ludis gravan rolon en la eduko de la reĝidoj. Kelkloke ĝi impresas, kvazaŭ ĝi estus verkata ĝuste kun la penso pri ili, ke estontaj regantoj konatiĝante kun la bravagoj aŭ mispaŝoj de siaj antaŭuloj kapablos regi juste.
La analoj longe ne aperis en la pola lingvo, sed por multaj historiistoj servis kaj servas kiel la referenca fonto. Ne nur por historiistoj, ĉar ekzemple baze de ili Henryk Sienkiewicz verkis sian romanon “Teŭtonoj”. Siajn informojn pri tiu ĉi temo Jan Długosz ĉerpis el la fontoj, al kiuj aliron ne havis plimulto de la kronikistoj, dank’ al siaj multaj kaj diversaj sacerdotaj funkcioj, dank’ al tio, ke estante helpanto de la reĝo li povis konsulti dokumentojn en la reĝa kancelario. Tutcerte Dlugosz utiligis la originalon de “Konfliktokroniko” dediĉita al batalo kontraŭ la Teutonan Kavaliraron. Li konis ankaŭ kaj prenis en konsiderojn la teŭtonajn raportojn. Se temas pri Grunwald-batalo multajn konojn li ekhavis el rakontoj de la partoprenintaj ĝin kavaliroj. Apartenis al ili kaj la patro kaj la patra onklo de la kronikisto kaj unuavice kardinalo kaj krakova episkopo Zbigniew Oleśnicki, lia longjara superulo kaj protektanto. La analoj enhavas ankaŭ dokumenton kun unika valoro, kiu estas „Chorographia Regni Poloniae”. Ĝi prezentas detalan priskribon de la teritorio, aparte hidrografio de la polaj teritorioj kaj konfirmas la enormajn geografiajn konojn de la aŭtoro.
Lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj la verko de Jan Długosz estis subigita al akra kritiko, iniciatita de konata slavologo Aleksander Brückner. Aktuale post la rifuzo de lia enorme kritika sinteno, kiun oni ne hezitas nomi kalumnia, la analojn de Jan Długosz ĉiam pli ofte oni traktas kiel valoran verkon, kiu sur la kompara grundo meritas pliajn esplorojn. La junaj generacioj de poloj estis kaj daŭre estas nutrataj de legendecaj faktoj el la komenco de la pola ŝtateco, kiujn Długosz transprenis de pli fruaj kronikistoj kaj bunte evoluigis. Jen pri la reĝo Popiel, kiun musoj formanĝis aŭ pri la princino Wanda, kiu preferis morton en Vistulondoj oni edziniĝon al germano.
El la elsendo 09.01.2015. Legas Tomek