Tatry-montara Nacia Parko okupis la 12-an lokon en la rangolisto de 30 plej bonaj naciaj parkoj de la mondo de CNN, kiu ne konsideras Usonon. Prilaborante la rangoliston oni i.a. konsideris iliajn naturajn kaj panoramajn valorojn, sekurecon kaj gastamon de lokaj loĝantoj. La unuan lokon okupis la argentina Iguazu, sur kies tereno troviĝas tropika arbarego kaj spektaklecaj akvofaloj. La unuajn 9 lokojn okupis naciaj parkoj en la suda Ameriko. Antaŭ la pola parko troviĝis i.a. Tikal en Gvatemalo, Galapagos w Ekvadoro, Cairngorms en Skotlando, Goreme en Turkio. Tatry-montara Nacia Parko estis establita en 1954 kaj ĝi etendiĝas sur la surfaco de pli ol 21 mil hektaroj. Ĉirkaŭ 70 procentojn de la surfaco okupas arbaroj kaj montaj pinoj, la ceterajn 30 procentojn almontaj herbejoj, rokoj kaj rojoj. Per la strikta protekto estas ĉirkaŭprenitaj ĉ. 11 kaj duona mil hektaroj, i.a. zono de altmontaj herbejoj kaj akrapintaj rokoj.
El la elsendo 09.09.2014. Legas Tomek
Tatry-montara Nacia Parko inter 30 la plej bonaj