Du objektoj en Varsovio portas la saman nomon „Dika Katrinjo”. Unu el ili estas historia puto ĉe la Banka Placo. La alia videbla meze de Vistulo dum la veturado laŭ Łazienki-Trako estas la plej granda puto de malprofundaj subteraj akvoj, kiu ĉerpas tag-nokte ĉirkaŭ 65 mil kubometrojn da akvo, liverante ĝin al unu triono de la varsovianoj. En sepembro la 49-metra Dikulino 50-jariĝis.
Ĝia konstruo apartenis al unu el la plej famaj investaĵoj de la postmilita Varsovio. Ĝi prenas akvon el sub la fundo de Vistulo dank’ al 15 truitaj tuboj kun la longeco de 1848 metroj dismetitaj radie en la profundo de ĉirkaŭ 7 metroj sub la riverfundo. La akvo enfluas ilin traiĝante tra la fundo de Vistulo, kiun formas sabla-gruza tavolo. Tiu procezo daŭras ĉ. 24 horojn. Akvo el la Dika Katrinjo trafas al du stacioj fajnigantaj la akvokvaliton – Praga ĉe la dekstra kaj Filtroj ĉe la maldekstra bordoj de Vistulo.
Nun daŭras konstruado de instalaĵoj por ozonumi la akvon kaj ekipi ĝin per karbofiltroj. Tio daŭros ĝis la fino de 2015. Dank’ al tiu solvo la trinkakvo en Varsovio havos fajnigitan guston kaj aromon.
El la elsendo 14.10.2014. Legas Milada
W Dika Katrinjo en Varsovio