La Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944 ricevis leteron de la familio de hitlera generalo Reiner Stahel kun minacpostulo retiri la difinon de la eksa militista komandanto de Varsovio en 1944 militkrimulo. Alikaze la familio minacis per tribunala proceso. Laŭ direktoro de la muzeo, Jan Ołdakowski la fakto, ke Reiner Stahel ne estis tribunale kondamnita ne ŝanĝas la pritakson de lia agado dum la milito. Laŭ protokoloj el priaŭskultoj Stahel malferme deklaris, ke li komandis trupojn, kiuj mortigis civilulojn. Jam la 2-an tagon de la insurekcio li ordonis mortigi ĉiujn virojn en Varsovio, kiuj povus esti taksitaj kiel virtualaj insurgentoj kaj preni civilulojn kiel ostaĝojn utiligotajn kiel vivaj torĉoj en la batalo kontraŭ la varsoviaj insurgentoj. La unuan fojon en la historio de la Muzeo oni postulis de ĝi ŝanĝon de la pritakso de historiaj faktoj. La unuan fojon oni minacis per tribunala proceso. La ekspozicio pri la Varsovia Insurekcio 1944 estis prezentita en la berlina Muzeo pri Topografio de Teroro. Vizitis ĝin 280 mil personoj.
El la elsendo 11.11.2014. Legas Milada
Idoj de germana gneralo volas akuzi