En Olsztyn [olŝtin] en la norda Pollando kreiĝas muralo omaĝe al Soldatoj Rezistantaj. Temas pri la postmilita pola sendependiga kaj kontraŭkomunista konspira movado rezitanta kontraŭ sovetigon de Pollando kaj subalternigon de ĝi al Sovetunio, batalanta kontraŭ sekurecservojn de Sovetunio kaj subalternaj al ili servoj en Pollando.
La muralo laŭ la ideodonintoj rolos kiel memoresprimo pri historio, pri soldatoj rezistantaj kontraŭ Sovetunion kaj proponas modernan patriotismon. La patriotaj medioj de Varmio kreante la muralon pensas pri ĝia eduka kaj instiga valoro por junaj poloj. Krom omaĝmesaĝo sur la muralo aperos figuroj de soldatoj mem. Laŭplane la malkoro de la muralo estis okazonta antaŭ la Festo de la Sendependeco.
El la elsendo 11.11.2014. Legas Milada
Muralo omage al soldatoj rezistantaj