Meze de novembro en la Infana Politekniko de Opole [en la suda Pollando] komenciĝis nova semestro daŭronta ĝis aprilo 2015. Partoprenas ĝiajn okupojn ĉ. 500 infanoj. Dum la plej proksimaj monatoj malgrandaj studentoj ekscios i.a. pri tio, kiaj estas la rilatoj inter homo kaj aŭtomobilo, kiel verki komputilajn ludojn kaj per kio malsimilas manipulado disde intertraktado. La unua prelego rilatis al la rengentaj radioj, kiuj gravas ne nur kaze de ostorompo. Por multaj infanoj gravis la informo, ke la nomo de la radioj deriviĝas de la malkovrinta ilin sciencisto. La prelegantoj prezentas sciencajn temojn adaptante ilin al la perceptoeblo de junulaj studantoj kaj unuavice klopodas prezenti ilin en maniero interesa.
El la elsendo 18.11.2014. Legas Krystyna