Instituto pri Imunologio kaj Eksperimeta Terapio de la pola Sciencakademio en Vroclavo (la suda Pollando) deklaris la Memorjaron dediĉitan al profesoro Ludwik Hirszfeld lige kun la pasanta 130-a naskiĝdatreveno kaj la 60-jariĝo de lia morto. Ekde junio 2014 dum 12 monatoj la solendoj prokimigas la figuron kaj atingaĵojn de la elstara sciencisto, kuracisto kaj kreinto de la pola imunologia skolo, la establinto de la Instituto en 1952.
Al la kampanjo aliĝis la urbokonsilio de Vroclavo, la Centro de Willy Brandt ĉe la Vroclava Universitato, Centro Memoro kaj Estonteco, la Libroinstituto kaj la pola kulturministerio. La proklamon de la jaro spronis la kalumnia artikolo en la germana „Der Spigel” en 2013 sugestanta, ke profesoro Hirszfeld per siaj esploroj pri sangogrupoj popularigis rasismon. Inter la eventoj ligitaj kun la jaro estos la eldono de la aŭtobiografia libro de profesoro Hirszfeld „Historio de unu vivo” en la germana lingvo. La libro elmontranta kunlaboron de la pola sciencisto kun la elstaraj germanaj sciencistoj en pli signifa grado proksimigos al la germana leganto i.a. nian komunan historion.
Ludwik Hirszfeld naskiĝis en Varsovio en la 1884-a kaj mortis en Vroclavo en 1954. Li studis medicionon en Wuerzburg kaj Berlino, kie li doktoriĝis kaj habilitiĝis havante 30-jarojn. Sciencan laboron li gvidis i.a. en Heidelberg kaj Zuriko. Post 1918 Ludwik Hirszfeld revenis al Pollando kaj en la jaroj 1942-39 gvidis Ŝtatan Instituton pri Higieno. Post la 2-a mondmilito li laboris en Vroclavo. Al. liaj plej gravaj sciencaj atingaĵoj apartenas laboro pri la sangogrupoj, kiujn li gvidis en Zuriko en ja jaroj 1907-1911. Li malkovris tiam regulojn de la heredado de la sangogrupoj kaj enkondukis la signadon de ili laŭ lasimboloj O, A, B kaj AB., kiuj en 1928 enviviĝis en la tuta mondo. La rezultojn de siaj esploroj li aplikis por difinado de la patreco. Profesoro Ludwik Hirzfeld difinis ankaŭ la faktoron Rh kaj malkoris en 1950 kaŭzon de serologia konflikto, kio ebligis savi vivon al multaj novnaskitoj. Pro tio li estis kandidatigita al Nobel-premiso. (Felietono pri profesoro Ludwik Hirszfeld estas legebla kaj paralele aŭskultebla en nia programo 20.09.2013 aŭ en la rubriko Felietonoj).
El la elsendo 03.12.2014. Legas Milada
Jaro de prof. Ludwik Hirszfeld