Plimulto de poloj faras la kristnaskokazajn aĉetojn inter la 1-a kaj la 24-a de decembro. La nunjara festokaza buĝeto egalas al pli ol 1150 zlotoj kaj estas je 13 procentoj pli alta ol en 2013. En 2014 je preskaŭ 30 procentoj pli poloj elspezos por donacoj, je 10 procentoj pli por konsumaj produktoj, je unu kvarono malpli ili elspezos por la renkontiĝoj kun geamikoj kaj konatoj.
Kiel informis „Metro” la firmao Deloitte ekzamenis la festokazajn planojn de 17 mil 326 konsumantoj el 17 landoj, inkluzive de 763 el Pollando. Kompare al aliaj la pola buĝeto estas malpli alta je preskaŭ 690 zlotoj. Ne mirige do, ke poloj preferos butikumi festokaze nur en decembro kalkulante je rabata vendado, vendaj kaj finvendaj favorkampanjoj. La plej multaj poloj (63 procentoj) faros grandajn aĉetojn en amasvendaj centroj, pli ol la duono en superbazaroj, iom malpli en lokaj nutraĵvendejoj. Interrete la konsumajn varojn aĉetos 15 procentoj de poloj, sed eĉ 60 procentoj aĉetos tie donacojn.
Kion, kiel kristnaskan donacon atendas niaj prokimuloj? Same en Pollando kiel ankaŭ en la mondo (i.a. en Britio, Francio, Hispanio, Danio) plimulto revas pri libro. En Pollando libron atendas 42 procentoj de la enketitoj, 38 procentoj ŝatus ricevi kontantan monon, 27 procentoj parfumojn, ornamaĵojn 25 procentoj, vestaĵon 22 procentoj, tekokomputilon 22 procentoj, eskursokupononon 20 procentoj.
Tamen inter la plej ofte aĉetataj donacoj troviĝas nek komputiloj nek ekskursokuponoj. Troviĝas inter ili tamen ne tro dezirataj dolĉaĵoj. Krome eĉ 41-procente libroj, parfumoj (32-procente), ornamaĵoj (19-procente) kaj kontanta mono (11-procente).
El la elsendo 16.12.2014. Legas Milada
antaukristansaka butikumado