Pli ol 100 milionoj da zlotoj estis destinitaj por restaŭri la objektojn de la eksa minejo de la ŝtona karbo „Julia” en Wałbrzych [vaŭbĵiĥ]. Sur ĝia tereno kreiĝis la Plurkultura Parko „Malnova minejo”. La celo de la restaŭraj laboroj estis ne nur krei muzeon de unu el la plej valoraj historiaj objektoj de la teknika kulturo en la mondo. Oni celis krome establi modernan publikan spacon, kiu konentigus la kulturajn aspirojn de la urbo kaj postulojn de la nuntempa amasa turismo. Sur pli ol kvar hektaroj troviĝas 16 postminejaj konstruaĵoj plene renovigitaj kaj adaptitaj por la kulturaj celoj. La industria komplekso funkcianta ekde nun kiel moderna kulturcentro lasas al la vizitantoj la eblecon elekti inter teatra spektaklo, ekspozicio de la nuntempa arto, ceramikaĵfara laborejo aŭ sekvo de la subtera minejo itinero, kie i.a. estas demonstrataj granddimensiaj minaranĝaĵoj. La restaŭro de la malova minejo en Wałbrzych kalkuliĝas al malmultaj en la lando projektoj en tiom granda skalo primastrumi la postindustrian terenon por la kultura celo. Sur ĝia tereno funkcias la lokaj kulturinstitucioj kaj eksterregistaraj organizoj. Funkcias tie muzika klubo kaj restoracio.
El la elsendo 23.12.2014. Legas Milada
kultura komplekso sur la postindustria tereno