Juna loĝanto de Vroclavo en la sudokcidenta Pollando prilaboris projekton de elektronika balotujo, kiu kalkulas la voĉojn jam en momento, kiam oni metas en ĝin balotilon kaj ebligas koni plenajn balotrezultojn apenaŭ kelkajn minutojn post ilia finiĝo. Bedaŭrinde lia ideo, kiu efike limigus balottrompojn, kiujn ni frontis eĉ dum la lastaj komunumaj balotoj, ne vekis inteesiĝon. Patryk Arlamowski la ideodoninto de la projekto diplomitiĝis pri aŭtomatiko kaj robotiko en la Vroclava Politekniko specialistiĝante pri komputilaj stirsistemoj. Li estadis en Hispanio kiel stipendiito pri la internacia merkatiko. Li krome diplomitiĝis pri la produktoadministrado kaj novuma entreprenemoo en la Ekonomika Universitato.
La elektronika balotujo en momento de la enmetado de la papera balotilo skanas ĝin kaj la rezulto estas notita en la sistemo troviĝanta tute dise disde la balotujo. Por ĉia eventualo la papera kopio de la balotilo restas en la balotujo, do ĉiumomente eblas mane verkonoformigi la rezulton de la kalkulsistemo. Por certigi sekurecon ĉiu malfermo de la balotujo estas aŭtomate malkovrata kaj registrata, ne ekzistas do la eblo falsi la balotojn.
El la elsendo 23.12.2014. Legas Tomek
nefalsebla balotujo