Komenciĝas la somersezono ankaŭ en la pola Tatry-montaro, kiu en la nuna jaro solenas du jubileojn. La telfero al la pinto Kasprowy Wierch en la okcidenta Tatry-montaro alta 1897 metrojn havas 79 jarojn. Meze de marto 1936 nur post 7-monataj laboroj ĝiaj vagonetoj portis al la pinto la unuajn pasaĝerojn. Tio estis la unua en Pollando telfero lokinta Zakopane en la avana vico de la mondaj montaraj ripozlokoj. Ĝi estis unu el la plej longaj en Eŭropo. En la 30-aj jaroj similan infrastrukturon havis sole la svisa Davos. Sian 90-jariĝon en marto solenis ankaŭ la skisaltejo de Zakopane Wielka Krokiew, sur kiu en marto 1925 okazis la unua rivalado pri la skisaltado. La tiama rekordo egalis al 36 metroj, la nuna egalas al 140 kaj duona metroj.
El la elsendo 05.05.2015. Legas Barbara kaj Tomek