Komence de marto la Sejmo per la voĉoj de la reganta koalicio rifuzis la socian projekton de amendo de kleriga leĝo, kiun subskribis 300 mil poloj. Ĝi estis ebliganta al la gepatroj mem decidi, ĉu ili direktos sian infanon al la unua klaso de la baza lernejo en la aĝo de 6 aŭ 7 jaroj. Laŭ la nun valida leĝo la lernodevo en la nova lernojaro rilatos al ĉiuj infanoj naskiĝintaj en 2009 kaj en la dua duono de 2008. Entute 650 mil 6-jaruloj.
La gepatroj tamen ne restas senpovaj, ĉar ili povas utiligi la prokrastoproceduron, pri kio informas la retejo de la Fondaĵo Aferprezentanto de la Gepatraj Rajtoj. La fondaĵo funkciigis krome telefondeĵorojn de psikologoj. En la psikologiaj-pedagogiaj konsultejoj komenciĝis la viciĝado de gepatroj, kiuj vizitonte ilin kun siaj infanoj ricevos dokumentitan respondon ĉu ilia infano taŭgas por la komenco de la lernado kiel 6-jarulo aŭ kiel 7-jarulo.
El la elsendo 26.05.2015. Legas Milada