De kelkaj jaroj turistoj venantaj al la Apudkarpatia regiono en la suda Pollando vizitas ankaŭ la tieajn vitejojn. Nunjare oni notas aparte multajn biciklajn ekskursojn. Tiu vizitmetodo venis el Moravio kaj ĝuas popularecon. Turistoj uzantaj biciklojn ne povante gustumo vinojn en vinproduktaj mastrumejoj aĉetas vinbotelojn.
Je 150 vitejoj en la regiono 80 vaste malfermas pordojn antaŭ la turistoj. La lokaj vinproduktantoj ofertas la vizitadon de la vitejoj, prezentaAs la vinproduktan procezon kaj invitas por la gustumado. Kvankam turistojn en la vitejoj de la sudorienta Pollando eblas renkonti dum la tuta jaro tamen en la feria periodo ili estas pli multaj. La vitejoj de la Apudkarpatia Regiono okupas la areon de kelkaj aroj ĝis du-tri hektaroj. Ili troviĝas en la regionoj de la urboj Jasło, Krosno, Strzyzowa kaj Rzeszów. Dominas inter ili plantoj rezistaj, ekzameniĝintaj en la loka klimato.
El la elsendo 25.08.2015. Legas Tomek
bicikle tra la vitejoj