Ekde la jarkomenco pli ol 4 mil eksterlandanoj, ĉefe rusoj de la ĉeĉena nacieco kaj ukrainanoj petis la statuson de rifuĝinto en Pollando. Per internacia protekto estis ĉirkaŭprenitaj 273 personoj (ĉefe el Sirio, Egipto kaj Irako). Ĉiu el la petintoj havas la rajton al senpaga medicinista protekto, loĝigo kaj nutro. La Oficejo por la Aferoj de Eksterlandanoj certigas ankaŭ al ili rimedojn por aĉeto de vestaĵoj kaj poŝmonon en la alteco de kelkdek zlotoj monate. Ĉiu eksterlandano havas rajton al senpagaj jurista helpo kaj lernado de la pola lingvo. La periodo de la socia helpo finiĝas, kiam la azilpetanto ricevas oficialan respondon. Krom rusoj (2,1 mil petoj) kaj ukrainanoj (1,3 mil petoj) la azilpetantoj devenis ĉefe el Kartvelio, Taĝikio kaj Sirio. 1,6 mil azilpetintoj ricevis negativan respondon, ĉar ne plenumis la postulojn de la Ĝeneva Konvencio. 2,9 mil personoj retiris siajn petojn kaj rezignis pri la proceduro. Parto alprenis la decidon pri la reveno al la devenlando, en kio helpas kaj la pola Oficejo por la Aferoj de Eksterlandanoj kaj ankaŭ Internacia Organizo por la Migrado.
El la elsendo 08.09.2015. Legas Tomek
Enmigrantoj en Pollando en la unua jarduono