Hodiaŭ laŭ la iniciato de la prezidento Andrzej Duda inaŭguras siajn laborojn Nacia Evolukonsilio. Temas pri la analiza-konsila strukturo ĉe la prezidento konsistanta el personoj kun diversaj opinioj, reprezentantaj variajn vivsferojn. Temas pri ekonomikiistoj, historiisto, merkatisto, reprezentantoj de la ŝtata administracio el la partioj Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio. La tasko de la Konsilio okupiĝanta pri la strategia planado estas labori en plurjara perspektivo kaj ne limigite al unu aŭ du oficperiodoj. Ĝia unua kunsido estas dediĉita al la problemoj de la pola sanservo, kiu estis plej ofte levata de civitanoj dum la prezidentiga kampanjo de Andrzej Duda.
El la elsendo 16.10.2015. Legas Krystyna