La varsovia Chopin-fughaveno limigas la kvanton de sonkomunikoj, kiuj ekde nun estas prezentataj sur la informpaneloj. Tio ne koncernos tamen sonkomunikojn pri lasita bagaĝo sen protekto. Tiamaniere la varsovia flughaveno aliĝas al la grupo de senbruaj eŭropaj flughavenoj, kiel Londono, Bristolo, Barcelono kaj Helsinki. En la varsovia flughaveno troviĝas multaj informoj pri tio, ke sonkomunikoj en la lasta fazo de la enbordiĝo ne aŭdiĝos ekster la spaco grupiganta pasaĝerojn por koncerna flugo. Tio signifas, ke pasaĝero mem devas sekvi informojn pri la flugtempo. La varsovia Chopin-flughaveno estas la plej granda en Pollando kaj unu el plej grandaj en la Centra Eŭropo. En 2015 utiligis ĝin pli ol 11 milionoj da pasaĝeroj. En la nunjara vintra sezono ĝi ofertas flugkonektojn kun 82 lokoj en 41 landoj de la mondo.
El la elsendo 19.01.2016. Legas Maciek – 1’02”