Preskaŭ duono de la eŭropaj arbospecioj (42 procentoj) estas minacitaj de malapero. Pri tio avertis Internacia Unio de Naturprotekto (IUCN) en sia Ruĝa Libro de la eŭropaj arboj. Ĉefloke troviĝas eskulo kaj aŭkupario. La Unio havanta sian sidejon en Gland, Svislando la unuan fojon publikigis liston de la endanĝerigitaj eŭropaj arbopecioj. Laŭ la direktoro de la Dendrologia Instituto de la Pola Sciencakademio, d-ro Andrzej Jagodzińki tiu situacio povas influi tutajn eŭropajn ekosistemojn. Inter la kaŭzoj de ĉi tiu aferstato la Ruĝa Libro mencias rapidan plukonstruiĝon de urbaj aglomerejoj, erarojn ligitajn kun la arboforhakado, arbarajn incendiojn, sanĝojn en la eŭropa ekosistemo kaj klimatajn ŝanĝojn. Laŭ la aŭtoroj de la raporto signifagrade minacitaj estas eŭropaj specioj de arbustoj, muskoj kaj likenoj.
El la elsendo 21.01.2020. Legas Maciek – 1’05”