Britaj zoologoj rimarkis atlantikajn fraterkulojn utiligantajn planttigetojn. Tio okazis kaj sur Islando, kaj ĉe la bordoj de Kimrio. La birdoj aplikis ilin rilate sin mem. Sciencistoj supozas, ke la birdoj aŭ sin gratis aŭ tiamaniere forigadis parazitojn. Laŭ kolektivo de doktorino Annette Fayet, ĉi tiuj kazoj povas ilustri specifajn bezonojn aperantajn en apartaj cirkonstancoj. Tiu supozo ŝajnas esti des pli pravigita, ĉar la konstatita kazo sur unu el la islandaj insuloj okazis dum aparte granda invado de iksodoj. Ne eblas ekskludi, ke helpe de tigeto estis pli facile forigi parazitojn ol per la uzo de la beko. La britaj sciencistoj ne ekskludas samtempe, ke iliaj konstatoj povas ŝanĝi opinion pri la inteligenteco de la maraj birdoj. Ili havas relative malgrandajn cerbojn kompare al la korpodimensio kaj tial ne estas taksataj kiel tro inteligentaj. Aliflanke atlantikaj fraterkuloj vivas en neprognozebla medio, en kiu solvado de ĉi specaj problemoj postulas kondutelastecon kaj lerton en lernado, parkerado kaj planado. Ĝis nun la unusolaj birdoj, pri kiuj estis sciate, ke ili uzas plattigetojn por sin grati estis papagoj.
El la elsendo 04.02.2020. Legas Gabi- 1’31”