Kvankam sur la merkato ne mankas naĝistaj naĝiloj, tamen ĝis nun mankis tiuj, kiuj estus amikaj por la homa haŭto kaj samtempe protektus kontraŭ bakterioj kaj mikozoj. Tiun breĉon plenigas naĝistaj naĝiloj projektitaj de la polaj sciencistoj el la Universitato de Katowice kaj el tiu-ĉi urba Akademio de la Fizika Aktivado jam patentumitaj en Pollando kaj la Eŭropa Unio. Ili estas tre leĝeraj, produktitaj el konraŭbakteriaj kaj kontraŭmikozaj materialoj, sekuraj por piedartikoj kaj genuoj. La polaj naĝiloj estas elastaj, dank’ al kio en malpli signifa gradio ili ŝarĝas piedartikojn, do povas esti uzataj de personoj suferintaj la ĉi-koncernajn lezojn. Ili taŭgas krome en la rekapabligado de vertebraro kaj firmigado de la profundaj muskoloj. Dank’ al konforma profilumo ili grandigas rapidecon kaj efikecon de la naĝado laŭ diversaj stiloj. Pro siaj kontraŭbakteriaj kaj kontraŭmikozaj proprecoj ili povas havi apartan signifon en publikaj basenoj kaj en luejoj de naĝistaj akcesoraĵoj.
El la elsendo 19.05.2020. Legas Tomek – 1’12”