La 2016-a jaro en la Nacia Parko de Biebrza-rivero protektanta konatajn kaj valorajn humidajn terenojn estas dediĉita al marĉoj. La Parko pretigis edukeventojn pri la signifo de marĉoj, ĝi ankaŭ realigas projektojn, kies sekvo estos pli bona utiligo de akvo en la medio. La tieaj marĉoj apartenas al la plej konataj en Eŭropo kaj en la mondo. La Nacia Parko de Biebrza-rivero estas la plej granda nacia parko en Pollando kaj ekde 1995 troviĝas sur la listo de internacia Ramsar-Konvencio pri la protekto de akvo-kotaj terenoj. Ĉiujare en la datreveno de la konvencio, la 2-an de februaro estas solenata Monda Tago de Marĉoj. La nunjara okazos sub la devizo „Nia estonteco dependas de marĉoj: ekvilibra evoluo”. La Parko preparis plurajn porokazajn aranĝojn. La humidaj terenoj, ofte subtaksataj kaj konsiderataj kiel nefekundaĵoj havas ŝlosilan signifon por la vivo sur la planedo kaj plenumas fundamentan rolon por homo kaj ĝia aktivado. Marĉaj terenoj retenas akvon tiel antaŭmalhelpante inundojn kaj sekajn periodojn, ili rolas en la purigado de akvo. Krome marĉaj terenoj absorbas pli da dikarbonoksido ol arbaroj. Sur la tereno de la pola parko vivas pli da specioj ol en la aliaj ekosistemoj. La valo de Biebrza-rivero rolas kiel la eŭropa rifuĝejo de maloftaj specioj de la akvokotaj birdoj, kiel akvokanbirdo (Acrocephalus), granda galinago, tetro, marĉostrigo aŭ granda kriaglo. Laŭ la donitaĵoj de la Parko la marĉaj terenoj en Pollando okupas 14 procentojn de la landa surfaco.
El la elsendo 26.02.2016. Legas Tomek – 1’47”