Ekolot, la firmao el Krosno (en la sudorienta Pollando) povas baldaŭ inaŭguri serian produktadon de sia super malpeza, elektra aviadilo Elf. Ĝi estis prezentita nunjare dum la aviada foiro Aero en Fredrichshafen, kie ĝi vekis grandegan interesiĝon. Ĝia maso ne superas 120 kilogramojn kaj dank’ al faldeblaj elementoj ĝi estas tre kompakta, nome eblas ĝin senĝene faldi, transporti, meti en bagaĝujon. Tio ne malhelpas, ke dum la tuta tempo temas pri aviadilo, kapabla atingi la flugnivelon de 4 mil metroj. La unupersona Elf longas 5,45 metrojn kaj etendeco de ĝiaj flugiloj egalas al 10 metroj. Por starti ĝi bezonas herban grundzonon kun la longo de 100 metroj. Dum la flugo ĝi povas atingi la rapidecon ĝis 142 kilometroj je unu horo. En la procezo de la projektado la 15-kilograma brulmotoro estis anstataŭita per elektra, kiu pezas nur 6 kilogramojn.
El la elsendo 07.06.2016. Legas Tomek – 01’10”