La pola firmao Solaris Bus & Coach liveros por la nederlanda kompanio de la publika trafiko Connexxion 40 longajn flekseblajn busojn Solaris Urbino 18. Ili estos liveritaj ĝis la fino de la nuna jaro. Polaj busoj trafikos en la publika transporto de la regiono Amstelland-Meerlanden. La polaj busoj trafikis ĝis nun en 30 landoj. Dank’ al la nova mendo el Nederlando kaj kontraktoj el Luksemburgio ilia nombro kreskos ĝis 32. La suma nombro de busoj, kiujn pola produktanto el la loko Bolechów direktis al klientoj en pli ol 600 urboj de la mondo egalas al preskaŭ 15 mil ekzempleroj.
El la elsendo 27.06.2017. Legas Milada – 0’51”