Ankaŭ Universala E-Asocio omaĝis la Tagon de Holokaŭsto proklmaitan de UNO antaŭ 13 jaroj. En la porokaza deklaro ni legas i.a. “La Esperanto-movado aparte funebras tiujn kredantojn pri internaciismo kaj internacia kompreniĝo kiuj, ĉu pro sia raso ĉu pro siaj politikaj aŭ aliaj konvinkoj pereis je la manoj de la Nazioj. Inter ili estis ĉiu rekta familia posteulo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, fondinto de Esperanto, escepte de unu sola transvivanto – krome inter ili estis multnombraj esperantistoj en Germanio, Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj aliloke. Ili inkluzivis esperantistajn ŝtatoficistojn, instruistojn, kuracistojn, ĵurnalistojn, poetojn. Kaj inter la travivantoj estis ankaŭ esperantistaj herooj, kiuj ŝirmis aliajn for de ekstermiĝo. En la deklaro de UEA ni legas ankaŭ: “Temas ankaŭ pri tago, kiam ni memoras tiujn kiuj ne rezistis aŭ ne povis rezisti tiun tiranecon kaj buĉadon; kaj ni promesas, antaŭ la ekzemplo de la Holokaŭsto, kontraŭstari maljustecon”. La anglalingvan kaj E-lingvan deklaron akompanas la poeziaĵo de esperantista poeto Leen Deij, kiu en 1948 esprimis sentojn. kiuj rilatas al ĉiuj gentoj kaj ĉiuj religioj “Al la juda foririnto”.
El la elsendo 26.01.2018. Legas Milada – 1’47”