Kiel informis komence de septembro Eŭropa Statistika Oficejo, Eurostat fine de julio 2018 la senlaboreco en Pollando laŭ la metodo BAEL egalis al nur 3,5 procentoj kaj Pollando troviĝis sur la tria loko inter la uniaj landoj. La meza senlaboreco en ĉiuj 28 landoj de la Eŭropa Unio samperiode egalis al 6,8 procentoj, en 19 landoj de la eŭrosfero ĝi estis pli alta kaj egalis al 8,2 procentoj. Laŭ la informoj de la Mnisterio pri Familio, Laboro kaj Socia Politiko rezultas, ke en Pollando laboras ĉirkaŭ 1,5 milionoj da civitanoj de aliaj ŝtatoj. Estas gvidataj laboroj pri ŝanĝo de la principoj de migropolitiko, inkluzive tiujn, kiuj celas logi eksterlandanojn por pli longdaŭra estado en Pollando, eĉ por konstante. „Dziennik. Gazeta Prawna” ĵus informis, ke ĉirkaŭ 25 mil personoj en Hinda Unio atendas en Nov-Delhio polajn vizojn. Temas pri baratanoj, nepalanoj kaj bangladeŝanoj, kiuj ricevis laborpermeson de vojevodiaj oficejoj.
El la elsendo 11.09.2018. Legas Milada – 1’33”