Lastlunde en Bukureŝto, Rumanio komenciĝis dutaga debato de la landoj de la tn. Trimara Iniciato, kiun konsistigas 12 eŭropaj ŝtatoj situantaj proksime de Baltiko, la Nigra Maro kaj Adriatiko. Temas pri Estonio, Litovio, Latvio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Aŭstrio, Hungario, Slovenio, Kroatio, Rumanio kaj Bulgario. Oni antaŭvidis, ke 12 bankaj institucioj de la 12 membroŝtatoj subskribos intencoleteron pri establo de investa fonduso, kiu financos strategiajn infrastrukturajn kaj energetikajn investaĵojn en la regiono. Ĝi disponos pri buĝeto en la alteco de 5 miliardoj da eŭroj rolonte kiel specifa investa vehiklo ebligonta generi investaĵojn kun la valoro de almenaŭ 100 miliardoj da eŭroj.
El la elsendo 18.09.2018. Legas Milada – 1’07”