Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj publikigis la plej novan raporton pri la plej feliĉaj por vivi landoj. Venkis Finnlando kun 7769 poentoj, sekvis ĝin Norvegio kaj Danlando kun 7600 respektive 7554 poentoj. Dum la prilaborado de la raporto oni prenis en konsideron ses kriteriojn: malnetan enlandan produkton je unu loĝanto, la vivlongon laŭ la donitaĵoj de la Monda Sanorganizo, socian subtenon, pritaksan liberon alprenadi vivdecidojn, malavarecon, pritaksan nivelon de la konsumado. Pollando akiris 6 182 poentojn okupinte la 40-an lokon. Antaŭis nin ĉe la 39-a loko Trinidado kaj Tobago, ĉe la 38-a loko Slovakio. La lastan lokon inter 156 landoj, rilate kiujn oni disponis pri donitaĵoj okupis la Sud-Sudano kun 2853 poentoj. Al la plej feliĉaj 10 landoj krom la jam menciitaj komence apartenas Islando, Nederlando, Svislando, Svedio, Novzelando, Kanado kaj Aŭstrio.
El la elsendo 09.04.2019. Legas Maciek – 1’21”