Parlamentaj balotoj en Finnlando
Lastdimanĉe en Finnlando okazis parlamentaj balotoj, tamen pli ol unu triono de la rajtohavaj balotintoj, ĉirkau unu kaj duona milionoj da homoj, jam faris elekton en pli frua balotado, kiu daŭris sep tagojn kaj finiĝis marde. Laŭ Reuters la rezultoj de la pli frua balotado povas esti ne fidindaj pro la malsamaj politikaj preferoj de batolitntoj en diversaj regionoj. La parlamentajn balotojn en Finnlando gajnis la Socialdemokrata Partio (SDP) kun 17,7 procentoj de la voĉoj, la dua lokon okupis la Partio Finnoj (PS) kun 17,5 procentoj de la voĉoj. La trian lokon kun la 17-procenta subteno okupis la konservativula-liberalula Nacia Koalicio (KOK). La kvaran lokon okupis Centro de Finnando, la partio de la aktuala ĉefministro, por kiu voĉdonis 13,8 procentoj de la balotintoj. La balotrezultoj signifas, ke en la 200-persona parlamento SDP disponos pri 40 mandatoj, dum PS pri 39. La venko de SDP signifas, ke ĝia gvidanto Antti Rinne povas fariĝi la unua de post 20-jaroj maldekstrula ĉefministro de ĉi tiu lando. La agentejoj atentigas, ke la formiĝado de la koalicio povas esti afero komplika pro la partiplureco en la finna parlamento kaj deklaro de plimulto de la partigvidantoj, ekskludantaj kunlaboron kun PS.
El la elsendo 16.04.2019. Legas Milada – 2’04”