Kvin polaj universitatoj estis kvalifikitaj en junio kiel laŭreatoj de la konkurso de la Eŭropa Komisiono „Eŭropaj Universitatoj”. Entute estis elektitaj 17 konsorcioj de la altlernejaj institucioj, kiuj ricevis rimedojn por evoluigi kunlaboron i.a. koncerne klerigon, esplorojn kaj peradon de teknologioj, intersanĝon de sciencistoj, studentoj kaj administraciaj laborantoj. El Pollando temas pri Adam Mickiewicz-universitato en Poznano, la universitatoj en Opole kaj Gdańsk, Jagelona Universitato en Krakovo kaj la Varsovia Universitato. En la daŭro de tri jaroj la altlernejaj konsorcioj ricevos sume 85 milionojn da eŭroj, maksimume 5 milionojn por ĉiu. Ekzemple la Varsovia Universitato apartenas al la konsorcio 4EU+, en kiu troviĝas ankaŭ la Sorbona Universitato, la universitatoj en Heidelbergo kaj en Prago kaj universitatoj en Kopenhago kaj en Milano. La Jagelona Universitato el Krakovo estas parto de la konsorcio UNA Europa, kiun formas sep altlernejoj – la Katolika Lovena Universitato, la franca Universitato Paris 1, Universitato Complutense en Madrido, Libera Berlina Universitato, Universitatoj en Edinburgo kaj Bolonjo.La elektitaj altlernejaj konsorcioj reprezentas vastan gamon de altlernejaj institucioj el la tuta unio komencante de universitatoj okupiĝantaj pri aplikataj sciencoj tra teknikaj altlernejoj kaj belartaj akademioj ĝis esplorcentroj.
El la elsendo 16.07.2019. Legas Milada – 2’18”