Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 765-a E_elsendo el la 26.06.2018 ĉe www.pola-retradio.org
– Hodiaŭ ni denove proponas Trarigardon de la E-Gazetaro, en kiu ni foliumas la 150-an numeron de „La Lampiro”, la majan kaj junian numerojn de „La Revuo Orienta”, la 3-an nunjaran numeron de „Norvega Esperantisto” kaj la junian numeron de „Esperantolehti”.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la migroproblemoj en la Unio kaj en Pollando; al la alvoko de Konsilio de Eŭropo al Rusio pri redono de la vrako de la pola aviadilo kaj aliaj dokumentoj ligitaj kun katastrofo apud Smolensko de antaŭ 8 jaroj; al la populareco de Muzeo de Johano Paŭlo la 2-a en lia naskiĝloko Wadowice.
– La sciencbultena temo traktas tion, kiel prepar- kaj servomaniero de krudaj fruktoj kaj legomoj efikas sanige.
– En la hodiaŭa elsendo kantas SoNori memorigante fragmente sian originalan E-kanton „Ĉio estus vana”.
La akompana foto el la Interreto prezentas internon de la Muzeo en la naskiĝdomo de Johano Paŭlo la 2-a en Wadowice.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Karaj geamikoj, mi skribas hodiaŭ por danki por la atento, kiun vi donis al nia revuo La Lampiro. Tio estas vera honoro por ni en Brazilo. Ankaŭ estas plezuro konstati, per via programero, kiom da homoj laboras tra nia Esperantista mondo por produkti kaj aperigi siajn periodaĵojn. Grava rubriko !