La Nacia Pola Banko encirkuligis la 1-an de septembro eksterordinaran arĝentan kolektistan moneron. Ĝi prezentas la unuan polan leĝeratletikan olimpikĉampioninon kaj militheroinon, Hanna Konopacka – „Halina Konopacka en la servo al la Patrujo”.
La reverso de la monero prezentas la vizaĝon de Halina Konopacka ĉirkaŭitan per motivoj ligantaj al ŝiaj sportaj sukcesoj: fragmento de kurejo de la olimpika stadiono kaj laŭrobranĉeto, simbolanta venkon. La averso bildigas la scenon de la evakuo de la orprovizoj de la Pola Banko en septembro 1939, tio estas orstangetoj kaj urba buso el la tiama periodo. Tio aludas al la biografio de Konopacka, kiu post la eksplodo de la 2-a mondmilito partoprenis brilan evakuon de oro de la Pola Nacia Banko tra Pollando, Rumanio, Turkio kaj Sirio al Francio. Ŝi mem stiris iun el la konvojbusoj helpante savi la nacian trezoron.

El la elsendo 05.09.2026. Legas Milada – 01′ 32″